Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardis min per siaj okuloj maljunaj, kaj, videble, vidis min malbone. Fine, li, kvazaŭ ion konsiderinte, starigis lanternon teren kaj ekkuris al mi.

— Ĉu vi estas la instruisto? — li demandis, veninte. Kaj ankoraŭ ne ricevinte mian respondon, li daŭrigis: — Permesu al mi... jen mi helpos vin, sinjoro!... Ne klopodu, mi deportos viajn valizojn en la lernejon... mi ĉion ordigos...

— Ĉu vi, maljunulo, atendis min?... Vi estas, videble, lernejservisto?

— Jes, jes, sinjoro... Mi jam pensis, ke nia lernejo restos sen instruisto... Dudek jarojn mi servas jam ĉi tie; mi servis al dekdu instruistoj... Volu iri post mi... jen ĉi tien, sinjoro!

Mi eniris longan mallarĝan koridoron, en kies anguloj kaj plafono pendis araneaĵoj, blankiĝintaj pro la neĝo kaj brilantaj per milo da steletoj diamantaj. La planko malpura estis kovrita per dika glacitegaĵo kaj oni devis havi multe da lerteco por ne ekgliti kaj ne fali. En fino de la koridoro estis vidata pordo. La maljunulo, haltinte antaŭ ĝi, longe sonoris per granda ŝlosilaro, ne povante trovi la ŝlosilon bezonatan. Kiam ĝi, fine, estis trovita, li uzis tutan sian lertecon kaj energion, sed, kiel intence, liaj manoj tremis kaj la ŝlosilo ne povis enmetiĝi en la fendon. Tamen, post longa peno, la pordo estis malfermita kaj mi, simile al animo peka, post longa vico da malfacilaĵoj, fine prosperis atingi la paradizon, — instruistloĝejon... Bedaŭrinde ĝia forno ne estis hejtita; feliĉe, la klopodema servisto trankviligis min, parolante, ke post kvarono de horo li povas fari la loĝejon pli varma eĉ ol infero. Mi decidis pacience atendi, min amuzante per ĉi tiu espero.