Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/22

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vojo... volu kuŝiĝi. Adiaŭ! Ĉu vi pasigos la nokton en mia ĉambreto? — li demandis la veturigiston.

Sed mi ne volis lasi la maljunulon, kiu prosperis akiri mian simpation de la unua renkonto kaj petis lin resti ankoraŭ ĉe mi. Sincere dirante, la nekutima proksimeco de tombejo ankaŭ multe timigis min. Sed mi ne volis montri min malkuraĝa kaj, malgraŭ la nokto, diris al la maljunulo jam konsoliĝinta:

— Maljunulo! — vi ruzas... Vi promesis rakonti al mi pri la mortinto vizitinta instruiston...

La maljunulo faris plej senkulpan vizaĝon kaj ekbalancis per kapo.

— Kara sinjoro!... ho, kara mia, pro Dio, ne kredu... Ĉu oni povas kredi al ĉia rakonto?... krom tio, li estis tiam ebria...

— Kiu estis ebria, ĉu la mortinto?... — demandis la veturigisto, kaj laŭte ekridis. La rido infektis min kaj poste la maljunulon. Baldaŭ la ĉambrarkaĵoj altaj estis skuataj de nia unuvoĉa ridego...

... — Li ĉiam estis enuanta dum vesperoj, — la maljunulo ekparolis post paŭzo longa. Li amis nek legadon, nek aliajn amuzaĵojn bonajn... Post vespermanĝo li ordinare aŭ kuŝis sur la lito, laŭtege kantante iajn kantojn gajajn, aŭ dormis... Li posedis voĉon bonegan... fortan... Mi aŭdis nenie voĉon similan... Nu! ĉar li estis homo saĝa... instruita — li bezonis homan societon. Oni scias, ke tie ĉi tute forestas homoj instruitaj... feliĉe, li ne estis fiera, li ne malestimis nin, vilaĝanojn malsaĝajn... Baldaŭ li prosperis konatiĝi kun ili. Tuj li iris ian vilaĝeton, ekzemple Koperje’on, aŭ Borok’on. Sendube vi rimarkis, ke vilaĝoj ĉirkaŭaj kuŝas proksime unu de alia... Niaj vilaĝanoj estas gastamaj! Ili ne lasas gaston