Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tute malseka. Sidiĝinte sur la randon de la glitveturilo, li ne rapidante formetis siajn botojn tute trankvile, kvazaŭ ĝi estis lia plej ordinara afero, renversis ilin kaj elverŝis la akvon.

— Ni perdis la vojon!… — li diris kun mieno malkontenta. — Mi serĉis, serĉis la vojojn — ne trovis!… Apenaŭ kun Dia helpo mi retrovis vin. Mi pensis jam, ke mi mortos tie en marĉo… La loko estas tute nekonata. Certe ni trafis la lokon malbonfaman?… Nun ni restos ĝis la mateno: ĉe matenlumo ni difinos la lokon kaj trovos la vojon.

Lia trankvileco indignigis min.

— Kiel? Ni restos tie ĉi malsekaj, ĝis la mateno?… Ni povas malvarmumi!… Kaj nia vundito?… Li mortos nekomuniita!…

— Kiel vi volas, patro! Sed sciu, ke — tute egale — ĝis la mateno ni ne trovos la vojon. Ni troviĝas en la loko ensorĉita…

— Kion vi babilas?… Kia loko ensorĉita?… Ĉu vi freneziĝis? Instigu la ĉevalon!…

Jakov skeptike balancis la kapon, ekvipis la ĉevalon kaj ree kunfleksiĝis kiel