Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Bone, ni supozu, ke la serba nacio estas unuigita, faras unu regnon, — sed kio estos konkludata el tio ĉi? Ĉu oni devas trankviliĝi je tio ĉi?

La vizaĝo de Marko sin turnis al mi kun ia timigita nekompreneco en rigardo.

— Sed… kion oni deziru pli? Dio donu al ni atingi nur tion ĉi! Kaj, eble, tio ĉi estas jam proksima… Aŭdu, sinjoro, ekdiris li, mallaŭtiginte sian voĉon, — Dio elektis siajn profetojn el paŝtistoj, kaj Kristo siajn apostolojn — el fiŝistoj… Kiu komprenos la signojn de Dio?… Kaj, eble, Kraljeviĉ Marko jam vekiĝis kaj iradas inter popolamasoj kun sia nomo aŭ kun la fremda, — kaj atendas sian horon…

Bedaŭrinda, malfeliĉa homo! En via cerbo, videble, forte enradikiĝis la penso ke vi ne sole nome estas Marko Kraljeviĉ; vi kredas, ke vi estas alvokota por plenumi la mision de la legenda heroo, kaj vi eĉ ne estas konfuzata de penso — per kia maniero vi faros tion ĉi!

Mi ree ekpenis turni la interparoladon je alia temo.

— Vi demandas: kion oni deziru pli? Tion, — ke jam nun la homaro celas unuiĝi ne sole nacie, sed tutare: ĉiuj homoj estu fratoj; kial ni celu en la komenco per glavo kaj sango fratecon en ĉia aparta nacio, dume estas ebla pace laboradi por efektivigi la fratecon de ĉiuj homoj? Ĉu vi legis, Marko, en Jesajo…?

— Ne, sinjoro, legi… mi legas malbone, mi aŭdis, ke estis profeto Jesajo, sed mi neniam legis.

— Nu, ja en la libro de Jesajo estas sekvanta profetaĵo… Kaj mi penis traduki tiel proksime al la originalo, kiel tion al mi permesis mia scio de lia nacia lingvo, — la glorajn inspirajn vortojn (Jesajo, II, 4):

– Kaj oni reforĝos el glavoj plugilojn kaj el ponardegoj rikoltilojn, ne levos glavon nacio kontraŭ nacio, kaj oni ne lernos pli militi.

Mi atendis de li rediron je miaj vortoj; tamen, al mia miro, li nelaŭte ripetis post mi la vortojn de la profetaĵo kaj poste petis min diri ilin ankoraŭ unufoje; kredeble, ili frapis lin pli forte, ol mi povis supozi.