venkis la laceco kaj la etaj hometoj falis en reciproka ĉirkaŭpreno en la plej dolĉan dormon.
Alvenis la mateno nuba kaj malhela kvazaŭ farunsupo, en kiun oni avare pogute verŝas lakton, tiel ke ĝi apenaŭ povas griziĝi, aŭ kvazaŭ maljunulo ebria malfermus post nokta diboĉado siajn sen tio malklarajn okulojn. Eĉ la birdoj tre malvigle ĉirpis kaj ne ili kaŭzis la ektesordinare fruan vekiĝon de Auli. La gepatroj estis revenintaj hejmen, tion pruvis jam la botegoj de patro, en kiujn estus enigeblaj po du Auli unu super alia, tiel ke la supra, starante sur la verto de la malsupra, eĉ sur la piedfingroj apenaŭ povus rigardi trans la randon de la tibiingo. Auli eligis sian nukon el la brakoj de Häilu kaj ordigis la nokte suprenvolvitan ĉemizeton al ĝia loko.
»Auli, Häilu, ellitiĝu, elpelu la bovinon, la avino hodiaŭ malsanetas,« aŭdiĝis kvazaŭ de ie tre malproksime la vokado de patrino kaj: »Knabino, kial vi vin nudigis kvazaŭ karoton,« oni poste riproĉis, »Rigardu, kiel bone Auli dormas.«
Auli ne volis ellitiĝi. Nur la kunigitaj fortoj de patrino kaj Häilu finfine lin venkis. Eble ne tiom oni lin perfortus, sed Häilu rifuzis paŝtiri sola. Fine la vireto estis vestita kaj oni ekiris ansermarŝe en la sekva vicordo: antaŭe bovino Maasik kun ĉiuj kornoj kaj vosto, meze Häilu kun vergo, kaj malantaŭe Auli kun duondormantoj, vekiĝantaj pensoj, dum ĉe la hejma pordego staradis la patrino kaj ilin postrigardante, la okulojn per manplato ŝirmis de sunlumo, kaj la patro ĉe lignosegado murmuris la verseton:
»Auli kaj Häilu,
bovineton pelu.«