La patro promesis al Auli desegi de lignobloko belan diskon. En kia ajn okazo tio estus neeldireble ĝojiginta Aulin, sed hodiaŭ li akceptis la ĝojigan avizon tre apatie: kion valoris disko, kiam temis pri io multe pli grava. Auli rekte ekploris, kiam Häilu ne volis alpeli la bovinon al tiu de Petsu-knabo, ĉar Häilu toleris nek Petsu-knabon, nek liajn petolaĵojn. Fine oni interkonsentis pri »por tre mallonga tempo« kaj ekiris.
Petsu-knabo paŝtadis sur la dehakejo kaj rajdsidante sur arbostumpo, frapadis ĝuste la ŝelon de fajfilvergo, kiam lia nigrebunta Klähvi ekmurmuris. Levinte la okulojn kaj ekvidante la venantajn la kriaĉulo tuj aĉvoĉe ekkriegis:
»Geedzigo, geedzigo!
gefianĉoj venas.
Auli Häilu-n edzinigas,
Maasik estas doto.«
Häilu tuj reenirigis Maasikon, sed Auli, venkinte la tutan abomenon, iris al sia ĉiama turmentanto, kvazaŭ li povus atendi de tie ion bonan.
«Bonan tagon, fianĉo«, ekmokis Petsu-knabo, pinĉante la fingron de Auli per vergopinte entranĉita pinĉilo kaj kiam ĉe la lasta ekgutadis larmoj: »Vidu, vidu, al li eĉ ne plaĉas enŝovi en la fendon.«
Sed por Auli ekzistadis nur ununura problemo kaj ĝin li devis solvi je ĉia prezo.
»Aŭdu«, li volis komenci la demandadon.
Klähvi kuris al iu renkonte kaj Petsu-knabo atentege ekrigardis, kiu estas venonta.
»Estas Tilma,« li fine rekonis.