Kaj estis Tilma, fralino de Petsu-knabo; ŝi alportis manĝaĵon. Knabino kun nigra taŭzita, pendaĉanta hararo kaj kun ĉirkaŭvagadantaj ŝtelistokuloj. Nenien en fremdaj domoj oni volis ŝin enlasi pro ŝiaj algluiĝantaj fingroj.
»Kie vi tiel longe dormadis«, Petsu-knabo tuj ekriproĉis la fratinon, »mi mortadas tie ĉi pro malsato.«
»Pli bone estus, se vi tute mortus; tia kverelulaĉo! Vi ĉiam kvereladas; tial oni vin nenie toleras kaj nenien enlasas.«
»Vin, ŝtelistinon, oni ne enlasas: ĉio foriras kun vi, kio estas movebla.«
Fariĝis ne oportune varmege. Auli vidis, ke nun ne estas eble fari multe. Kaj ankaŭ Häilu jam vokis kelkfoje. Li iris.
»Iru, iru, la edzino atendas«, mokadis Petsu-knabo, »mi ilin geedzigis. Maasik estos por doto.« Kion la fratino diris, Auli tion ne aŭdis.
Häilu plektadis kroneton el leontondoj. Alian, pretan, ŝi estis metinta al la kapo.
»Ĉu tio estos por mi,« demandis Auli.
»Jam Petsu-knabo faros por vi pli bonan,« ŝi respondis malafable.
Auli mallevis la kapon, en liaj okuloj aperis malseketo, eĉ Häilu estas al li malafabla.
Sed Häilu ne longe koleretis. Venis por mezuri ĉu la longo sufiĉas, kaj kiam ĝi sufiĉis, ŝi kunligis la ekstremaĵojn kaj la kroneto estis preta. Kiel belete ĝi harmoniis kun la laktoblankaj bukletoj de Auli.
»Häilu, ankaŭ Tilma estis tie.«
»Ŝi estu. Neniajn rilatojn mi havas kun via Tilma.«