Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estis validigita

»Sed ne mia Tilma ŝi estas. Ili kverelis. Kaj mi foriris. Mi ne scias, ĉu Tilma estas knabino?«

»Kio ŝi do estus?«

»Sed ŝi estas tiel kuraĝa kiel iu ajn knabo. Kaj povas esti, ke se la knabino estas kuraĝa, ŝi fariĝos knabo.«

»Ne fariĝos.«

»Sed se la knabo povas timi, ke li fariĝos knabino.«

»Certe ne fariĝos.«

Estus ja bonega ĉio ĉi, opiniis Auli, sed ne plene li konvinkiĝis: eble, malgraŭ ĉio, Petsu-knabo konas pli bone la aferojn, senkaŭze li ja ne estus dirinta. Se Auli nur povus iri pridemandi. Sed kiamaniere?

»Auli kaj Häilu,« oni vokis de malproksimege, »iru kaj prenu vian doton, alie Mustik eligos ĝiajn intestojn.«

Kaj vere Maasik, profitante la tempon, kiam la infanoj ne sufiĉe fervore ĝin priatentis, foriris viziti Mustikon de Petsu.

»Iru,« ordonis Häilu, enmanigante al Auli la vergon, »kaj tuj revenigu de tie Maasikon.«

Auli senprokraste konsentis, ĉio ĉi ja estiĝis kvazaŭ laŭ mendo. La bovinoj tute ne havis malamikajn intencojn: ili tre komplezeme lekpurigadis unu la alian. Petsu-knabo montris al Auli ion en sia mano.

»Nu, feliĉa fianĉo, bofilo de propra patro, rigardu, kio ĝi estas!

Auli rigardis, skuis la kapon.

«Priflaru, kian odoron ili havas!«

Auli priflaris: »Malbonan.«

Petsu-knabo malplaĉe ekridaĉis: »Malbonan. Do,