»Kia estas sano de maljuna homo. Iru hejmen, mi mem paŝtos la bovinon.«
Estis ja bonege, ke avino venis kun permeso de hejmeniro. Sur la paŝtejo restis la avino, Maasik kaj Särtsu, la infanoj foriris.
Häilu vigle paŝadis antaŭe, ankaŭ Auli penadis, sed lia paŝado ne ĉiam prosperis. Häilu devis atendi.
»Nu venu, venu, kion vi tie kovadas, onklino,« ŝi koleretis.
La vorto »onklino« kvazaŭ ekpikis, kvazaŭ dolorige ekpuŝetis, sed tiu »io«, kiu estis ekregonta Aulin, malhelpis la akrecon de sentado.
»Mi ne povas plu, miaj piedoj laciĝis,« li spiregadis.
»Kuru pli ofte al Petsu-knabo,« malice mokadis Häilu, sed vidante la malsanetan vizaĝon de Auli, tuj pli mildigis sian severecon kaj invitis: »Nu, venu surŝultren!«
Kaj surŝultre de la fratino alvenis hejmen la vireto, kies kapo estis plena de zorgegoj.
»Jen mirindaĵo, knabino portadas knabon; la knabo ja devus portadi la knabinon,« ŝercadis, konversacianta trans barilo kun patro, la barboza Töss-Mihkel, veninta por forigi la tertuberojn kaj defalĉi la arbustaron. Oni volis aĉeti falĉmaŝinon, tial la herbejon oni devis ebenigi sur la bieneto.
»Kia knabo li estas,« karese diris la patrino rapide alveninte kaj preninte Aulin en la sinon, »malgranda hometo. Ĉu la piedoj laciĝis?«
»Laciĝis,« respondis Auli langvore kaj pensis en si mem: »Ankaŭ ŝi! Ankaŭ la patrino ne rigardas min knabo.«