Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/19

Ĉi tiu paĝo estis validigita

»Rigardu, kian belan diskon mi por vi desegis,« montris la patro.

»Ho jes, kiel bela ĝi estas, ĝuste tian volus havi ankaŭ mi. Donu al mi, mi forprenos ĝin,« incitetis Töss-Mihkel ŝerce.

»Venu rapide, alie la onklo forprenos,« invitis la patro Auli-n.

La ordinara Auli estus elbaraktinta el la sino de la patrino kaj alkurinta kun laŭta kriego, sed la nuna nur rigardadis kun fingro enbuŝe, kun larĝe malfermitaj senbrilaj okuloj.

»La infano laciĝis, lasu lin trankvila, diris la patrino milde karesante la kapon de Auli. Al Auli ruliĝis bulo en la gorĝon, larmoj en la okulojn kaj plorado elverŝiĝis kvazaŭ depost digo.

»Häilu, prenu, portu al li la diskon. Ne ploru, fileto, onklo ne rajtas forpreni la diskon de infano.«

Oni alportis la diskon, alvenis Häilu kaj karesis kaj kisis la vangojn de Auli, alvenis ankaŭ la aliaj, sed Auli ne povis ĉesi ploradi; li mem ne sciis, kio ĝi estas.

»Ni iru en la ĉambron; la infano manĝos kaj tuj enlitiĝos,« decidis la patrino.

Oni iris en la ĉambron kaj por manĝi estis pizosupo, la plej plaĉa al Auli. La patrino kaj Häilu konkuradis unu kun la alia lin manĝigante, proponadis tion kaj alian. Auli gustumis unu-du kulerplenojn kaj poste diris: »Mi ne volas.«

»Kion vi do volas? Eble bulkon? La patro alportos el la butiko.«

»Mi volas nek bulkon, nek ion alian.«

La patrino estis senkonsila.

»Kion vi faris al li, bubino?«