Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estis validigita

mete kulpa: Jen, kiel vi vidas paĉjo, mi respondus, sed mi mem ne scias. Anstataŭ li respondis la patrino:

»Li ardadas kaj ĝemadas kaj plendas pri ventrodoloro tie ĉi.«

La patro ekridis per rido larĝa, bondezira kaj kuraĝiga.

»Malgravaĵo, forpasos, nenion ĝi povos fari al viro.«

»Eble ni invitu la kuraciston,« proponis la patrino, plena de zorgoj pro sia favorato.

»Ni iom atendu,« decidis la patro, »eble la malsano ĉesos ankaŭ sen li.«

Kaj li foriris el la ĉambro.

Auli inter la doloratakoj ekdormis per malpeza fuĝema dormo. Kiam alvenis la avino, ŝi serĉadis en siaj ujetoj kaj kestetoj, volvaĵetoj kaj ligaĵetoj, kolektadis de tie kaj tie ĉi eretojn kaj grajnetojn, foliojn kaj radikfranĝetojn, florojn kaj burĝonojn, trunketojn kaj ŝelon sekigitan, ordonis ion kuiri, donis alian nekuirite en la buŝon aŭ metis sur la ventron. Auli akceptis ĉion obeeme, permesis al ŝi premadi kaj masaĝi, sorĉmurmuri kaj krucdesegnadi, sed nenio helpis, la suferoj ĉiam pliiĝis.

Jen alvenis vilaĝmaljunulinoj kun siaj medikamentoj kaj daŭrigis la kuracadon de Auli.

Venis onklino de Mäeltpere kaj alportis verm-eligilon. Oni ĝin endonis.

Venis boonklino de Altpere kun botelo da brando. Oni alŝmiris de ekstere.

Venis Tiiu el Tagaru kun tinkturo de asafetido. Oni ĝin endonis.

Venis ankaŭ multaj aliaj kaj kun ĉies alveno ricevis la malfeliĉa Auli ĉiam ion, aŭ interne aŭ ekstere,