tiel ke se li antaŭe estus tute sana, nun li devis malsaniĝi post tiom intensa kuracado. Kio scias, kio estus fariĝinta, se ne alvenus la baptopatrino de Auli. Ŝi forpelis ĉiujn vilaĝmaljunulinojn kaj diris al la patrino:
»Kion vi faras, ĉu vi volas mortigi la infanon?«
»Kion mi faru, kiam li kriadas kaj ĝemadas.«
»Do venigu la kuraciston, bonaj hometoj!«
»Sed la maljunulo ne iras.«
»Do mi mem iros. Sed gardu vin, ke vi ne permesu al tiuj sorĉistinoj transpaŝi vian sojlon.«
Kaj jam ŝi foriris.
»Kien iris baptopatrino?«
»Ŝi iris venigi la kuraciston.«
Auli konsideris en si mem, ĉu la kuracisto estas io bona aŭ malbona, ĉu lin oni endonas aŭ de ekstere alŝmiras. Aŭ… antaŭ liaj okuloj aperis la zorgoplena figuro de la baptopatrino, kiu, simile al la avino, klopode serĉadas en siaj ujetoj kaj kestetoj, volvaĵetoj kaj ligaĵetoj kaj serĉas en ili — la kuraciston.
»Panjo!«
»Nu«, ŝi timiĝas pro la subita ekvoko.
»Unu kesteto de avino estas en la provizejo sub la bretaro, eble en ĝi estas la kuracisto.«
»La kuracisto ne troviĝas en kesteto, li estas homo.«
»Homo,« miris Auli.
»Kuracisto estas saĝa homo, kiu scipovas resanigi.«
»Ĉu mi ne estas sana?«
»Ne, vi estas malsana.«
»Malsana. Ha, tiel oni estas malsana? Kaj oni poste mortos?«
»Ne parolu tiel, karulelo!«