Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/23

Ĉi tiu paĝo estis validigita

»Sed la avino ĉiam diris: »Kuru, kuru ekstere, poste vi malsaniĝos kaj mortos.«

»Vi ne mortos, resaniĝos.«

Tiu »resaniĝos« iom strange eĥadas en la oreloj de Auli. Li ekserĉas en siaj ne multnombraj rememoroj. Vere iam diris ilia patro al Petsu-maljunulo: »Vi resaniĝos kaj ankoraŭfoje edziĝos.«

»Panjo, ĉu ankaŭ mi edziĝos tiam?«

»Certe vi edziĝos, kiam alvenos la tempo.«

»Ĉu ankaŭ Häilu edziĝos?«

»Ne, Häilu ne edziĝos.«

»Ĉu la knabinoj ne edziĝos?«

»Ili ne edziĝos.«

»Sed mi edziĝos?«

»Jes, vi edziĝos.«

Auli iomete primeditis. Tiam li ŝtelatakis de alia flanko:

»Sed kion faras la knabinoj?«

»La knabinoj edziniĝos.«

»Do Häilu edziniĝos?«

»Verŝajne ŝi edziniĝos, se ebliĝos.«

»Sed mi ja ne edziniĝos?«

»Ne, la knaboj ne edziniĝas, ili edzinigas la knabinojn.«

Tiel. Ĝi estis sufiĉe turmenta konversacio. Auli kunpremis dum doloratakoj la dentojn kaj suferis vire, por ruzete sciiĝi ĉe panjo, kio ŝi lin opinias esti. Kvankam la konversacio ne donis plenan certecon, tamen eĉ tiom estis bonvena. Auli estis nun kelkrilate kontentigita, nur la doloro en ventro, tiu — malsano.

»Panjo, ĉu tiu doloro estas malsano?«

»Jes, infaneto, malsano doloras.«