Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/24

Ĉi tiu paĝo estis validigita

»Sed se oni batas per vergoj, ĉu ankaŭ tio estas malsano?«

»Tiam ne estas malsano, tiam oni punas.«

»Sed ĉu malsano ne estas puno?«

Ĉe panjo eĉ la buŝo malfermiĝis: kia hometo li estas kaj kiel li demandas, ke eĉ ŝi — maljuna homo — scipovas diri nenion. Kio do el li fariĝos, se li restos viva.

Auli ne kontentis pri neplena scio. Li demandesploris, kiu sendas la malsanon, pro kio li sendas kaj ĉu ne povus la Patro Ĉiela tiel aranĝi la aferon, ke la malsanoj tute ne ekzistu.

Dum kelka tempo regis silento. Tiam aŭdiĝis, simile al la »heŭreka« de Arkimedo, la ekkrio de Auli: »Hajleroj.«

»Kiaj hajleroj,« demandis la patrino, sed ne ricevinte respondon, ŝi opiniis, ke la infano deliras kaj ŝi lasis lin trankvila.

Auli sciis nun, ke la Patro Ĉiela punas lin pro manĝado de hajleroj kaj miris nur, kiel Häilu, lia kunkulpulino, povis eviti la punon. Kvankam la afero lin treege interesis, tamen li laciĝis kaj ne havis forton por plia demandado.

Li ekdormis por mallonga tempo kaj kiam li ree malfermis la okulojn, apud la lito staris fremda onklo kun stranga kaprobarbo kaj kun nazpinĉiloj. Staris kaj gaje ridadis:

»Nu, eta vireto, kio estas al vi? Ĉu klako en stomako aŭ pesto en intesto?«

Li mezuris temperaturon, esploris la pulson, rigardis al sia poŝhorloĝo, prempalpis kaj masaĝis, demandis kaj esploris. Ĉies okuloj estis alnajlitaj al la kuracisto, en ili ardis senvorta demando.