Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/25

Ĉi tiu paĝo estis validigita

»Cekinflamo. Brulumo en intesto. Bezoniĝas apendiktomio. Oni devas lin operacii; nu, tranĉi, se vi ne komprenas. Vi devas tuj veturigi lin en la urbon, alie…«

Li finis per gesto.

»Kiel ni, malriĉuloj, havigos la monon necesan?«

»Tjes, tion mi ne povas diri. Penu iel havigi.«

»Ĉu alie la afero ne estas aranĝebla?«

»Alie ĝi ne estos, t-jes.«

Kaj por liberiĝi de la malagrabla konversacio, li turnas sin ankoraŭ fojon al Auli: »Adiaŭ, vireto, vi vidos la urbon kaj oni tie vin resanigos, tjes.«

Finita estis la vizito, la patro mem reveturigis la kuraciston.

Stranga ŝajnis al Auli la absurda logiko: por resanigi, oni devas lin tranĉi. Kaj kiel oni lin tranĉos? Ĉu per tranĉilo, kiel la patrino tranĉas el la sapokuiraĵo kubeton post kubeto. Kio restos tiam el li?

»Panjo, ĉu en la urbo oni tranĉos el mi kubetojn?«

»Kiajn kubetojn?«

»Ĉu tiel oni tranĉos, kiel vi tranĉas la sapokuiraĵon?«

»Oni ne tiel tranĉos.«

»Ĉu oni distranĉos en du partojn? Laŭlonge aŭ laŭlarĝe?«

»Oni entranĉos nur etan-etan vundeton kaj poste oni tuj kunkudros.«

»Ĉu per kudromaŝino oni kudros?«

»Per malgranda ora kudrileto kaj silka fadeno.«

Al Auli rememoriĝas liaj etaj vundetoj, kiujn neniu kunkudris per ora kudrileto, nek per silka fadeno,