sed al kiuj oni metis pice-rezinon kaj kiujn oni bandaĝis per mola ĉifonaĵo.
»Sed, panjo, ĉu bandaĝi oni ne povas?«
»Oni ankaŭ bandaĝas.«
»Panjo, mi ne volas, ke oni min kudru.«
»Do oni ne kudros, ekdormu nun!«
Auli fermas la okulelojn, sed lia vigla kapeto laboradas. Bonege, se oni ne kudros. Tiuj onkloj estas tolereblaj. Sed…
»Panjo, ĉu oni tranĉos en la fingropinton?«
»Ne, en la ventron, kara fileto.«
En la ventron? Terurege! Kiel la rano estis entranĉita de la patro per falĉilo.
»Sed tiam ja eliĝos la intestoj.«
»En intesto troviĝas la malsano. Alie ne eblas vin resanigi, oni devos elpreni de tie la kaŭzon de malsano.«
Al Auli mankas forto por daŭrigi la demandadon. Tiom da novaĵoj, perfoje, ja turnadus kies ajn kapon.
La panjo eliris kaj restigis Häilun gardadi la malsanulon. Iu stumble enfalas trans la sojlo: Petsu-knabo. Häilu gluiĝas proksime-proksimege al la frateto, preta ĉiumomente elgrati la okulojn de la fremdulo, timante, ke tiu povus iel misfari al Auli. Sed Petsu-knabo mem havas ĉagrenegon: la gepatroj dungigis lin al bienetmastro por paŝtado, kio malpliigis lian humoron je cent gradoj. Imagiĝis eterna sklaveco, vipo kaj katenoj, dum hejme estis eterna bonestado: promenadi post la ununura bovino kaj ordoni al aliaj, kiom nur plaĉas. Tilma malice mokis: »Ne pensu, bubaĉo, ke vi nun laŭantaŭe bonfartos, oni altiros viajn orelojn al botoŝtipoj, la patrino mem diris!« Kaj evidente ŝi ankaŭ diris, alie Tilma ne scius paroli pri tio.