Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/27

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Petsu-knabo estis tre humila kaj bonvola: eĉ fojeton ne ekparolis iel maldece. Li demandis kondolence pri la sanstato de Auli. Auli interpretis la aferon laŭ sia kompreno. La onklo kun grandaj okuloj diris, ke en lia intesto io brulas. Eble la knaboj de la Ĉiela Patro ĵetis tien, en ĉi tiu nokto de hajlado, alumeton. Nun oni alimaniere ne povas elpreni, li devas veturi en la urbon; tie oni entranĉos en la ventron, elprenos la alumeton kaj kunkudros la ventron per ora kudrilo kaj silka fadeno. Kaj nenio plu.

Petsu-knabo aŭskultadis kaj kapjesadis aprobe al tiom simpla resaniĝmaniero. Tiam li ekplendis pri sia malfeliĉo kaj ŝajnis eĉ ne rimarki la cirkonstancon, ke tiurilate Häilu malkaŝe vidigis sian plezuron. Por li en la nuna momento estis tute egale, kiel rilatis aliaj al lia afero, li ĉefe bezonis iun, al kiu li povu paroli pri ĉio, malpezigi la koron. Fine ankaŭ tiu ĉi temo elĉerpiĝis kaj Petsu-knabo vidigis intencon de foriro. Antaŭe li longe serĉadis en la poŝoj kaj kiam li trovis la serĉiton, li enmanigis ĝin al Auli. La koron de Auli plenigis kompatemo senlima kaj homamo senfina. Li flustris:

»Mi bedaŭras.«

»Kion vi bedaŭras,« demandis Petsu-knabo.

»Ke ili vin fordonas.«

»Ho, bagatelaĵo, ne multe ĝi gravas por viro,« fanfaronis Petsu-knabo kaj ekserĉis la anson.

Auli serioziĝis, li rememoris pri io.

»Aŭdu!«

»Nu?«

»Ĉu via onklino estis iam onklo?«

Petsu-knabo ne kuraĝis profani la solenan momenton per mensogado.