Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estis validigita

»Ne estis, mi mensogis.«

»Diru: Je Dio!«

»Je Dio, mi mensogis. Mia onklino neniam estis onklo. Pardonu al mi!«

Auli etendas la manon. Li estus tujmomente pardoninta al la tuta mondo, tiom granda fariĝis subite lia koro. Petsu-knabo foriris. Auli rigardis la ricevitan donacon. Ora butono (la oro tamen estis nur kupro) ĝi estas belega. Li alkudros ĝin al sia jaketo. Kiel bona estas Petsu-knabo: li donacis al Auli oran butonon. Se ankaŭ Auli povus donaci ion al iu.

Subite Aulin ekregis granda ideo.

»Häilu, se mi trinkos, ĉu la akvo verŝiĝos en la inteston?«

»Mi ne scias, mi iros, demandos patrinon.«

»Iru, demandu, estu bona!«

Häilu iris, Auli tremis pro ekscito.

»Jes, la akvo verŝiĝos en la inteston,« diris Häilu reveninte.

»Do alportu akvon, sed tre multe! Kun granda kruĉo.«

Häilu alportis la akvon. Auli sin sidigis.

»Metu nun la orelon tien, — ĉi tien!«

Häilu metis la orelon al la ventro de Auli.

»Alpremiĝu proksimen — proksimen kaj aŭskultu atentege!«

Auli trinkis kaj trinkis, Häilu aŭskultadis kaj aŭskultadis.

»Ĉu vi aŭdis ion?«

»Mi ne aŭdis.«

»Ĉu vi vere ne aŭdis?«

»Vere mi ne aŭdis.«

»Diru: Je Dio!«