Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estis validigita

»Je Dio, mi ne aŭdis.«

Auli ĉagreniĝis. Estas ja malfacile disiĝi de sia favorata ideo. Auli volis helpi al si mem: estingi la bruladon en la intesto, sed nun Häilu ne aŭdis la sibladon de estingiĝo.

Por Auli komenciĝis malbonaj horoj. Senhelpe — senkonsile ĉiuj staradis ĉe la lito — la patrino, la avino kaj Häilu, kelkfoje ankaŭ la patro al ili aliĝis. Unu voĉetadis, alia konsolis, tria ploris kaj karesis la molan hararon kaj palajn vangojn, dum la kvara penis ŝerci: »La malsano tuj finiĝu, mia knabo resaniĝu!« sed la ŝerco tute ne estis gaja ŝerco, ĝi estis malgaja ŝerco, altrudita, laŭŝajna ŝerco, kiel povus ŝerci komedianto havante en la koro obsedan suferon aŭ funebron. La doloro ekatakis emfaze kaj igis la etan suferanton ŝvitegi je la tuta korpo, la hararo malsekiĝis kvazaŭ ĝi estus ĵus lavita. Inter doloratakoj, la malsanulo trankviliĝis kaj eĉ ridetis tra larmoj, kiel kelkafoje kaj pluvadas kaj la suno brilas samtempe. En unu el tiaj sunbrilaj momentoj Auli subite demandis:

»Ĉu la urbo havas grandan breton?«

»Kian breton,« ne komprenis la aliaj.

»Kie oni sin ban-vergas.«

»Aĥ,« divenis la patrino, »la urbo ne estas vaporbanejo, en la urbo troviĝas multe da domoj kaj preĝejoj kaj — vi ja mem poste vidos.«

»Sed ĉu la urbo estas malproksime, panjo?«

»Malproksime, karuleto, malproksime.«

»Sed kiel ni ĝin atingos, mi piediri ne povas, eble panjo min portos.«

»Ni veturos ĉevale, eble per maŝino.«

»Per tiu ĉi?« kaj Auli montris al la kudromaŝino.