»Ne, per relvojmaŝino.«
Nova febroatako ĉesigis la demandadon. Särtsu ekstere ekbojegis.
»Iru pririgardi, kial la hundo bojas,« ordonis la avino al Häilu. Häilu ne povis eĉ formovetiĝi de la rando de l’ lito, kiam eniris la baptopatrino de Auli kaj malantaŭ ŝi la patro.
»Kion vi kovadas tie ĉi; ekriproĉis la baptopatrino, ke vi ne aranĝis vin por la forvetuno, al vi ebliĝus pli frue forveturi.«
»Kion ni havas por aranĝi,« ekmurmuris la patro kaj eliris por jungi la ĉevalon, dum la patrino enĉambre preparis kion kunpreni kaj al la hejmerestontaj — al la avino kaj al Häilu — ordonadis rilate al la hejma mastrumado: kiom almiksi farunon al la trinkakvo de Maasik, kiomfoje manĝigi la porkidon dumtage, el kia silo preni la terpomojn, kia kokino ovumas en la subtegmento, kiaj ovoj estas vendendaj unuavice al la akaparisto kaj je kia prezo la duo. La baptopatrino prenis el papervolvaĵo verdan delikatlanan kostumon kaj ekvestis Aulin.
La patro revenis el ekstere: »Nu, ĉu vi estas pretaj?«
»Häilu, adiaŭdiru nun al la frateto,« ordonis la patrino, »eble vi plu ne…«
Kaj ŝi ekploris, Häilu sekvis la ekzemplon.
Auli vidis la aliajn plorantaj kaj aliĝis al ili.
»Kion ŝi faras, maljuna homino;« koleretis la patro, »vidu, kiel ŝi plorigas la infanojn senkaŭze, senkiale.«
La baptopatrino ekrapidis por konsoli Aulin: »Nenio malbona fariĝos, mia baptofilo resaniĝos, baldaŭ revenos kaj tuj baptopatrinon vizitos.«