Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/32

Ĉi tiu paĝo estis validigita

tagon sinjorinoj, bonan tagon fraŭlinoj,« sed la sinjoroj-sinjorinoj, fraŭlinoj movigadis kvazaŭ per risortoj streĉitaj kaj ne povis sin haltigi. La patro transĵetis la kondukilojn al la patrino, desaltis de la veturilo kaj direktiĝis kun decida mieno al ia ulo.

»Bonan tagon, junsinjoroj!«

»Junsinjoroj« (tamen ne en pluralo!) havis violan nazon kun samkoloraj vangoj kaj ruĝajn elstarantajn okulojn.

»Ne incitu,« li ekkriis abrupte, »ĉu vi volas interbatiĝi, he?«

»Estu afabla, diru, kie estas la kliniko?«

»Kliniko? Kiun? Ĉevalon? edzinon? infanon? vin mem? Nu? Rapide! mankas tempo. Kia kliniko? he?«

»Ĉu pluraj ekzistas?«

»Ĉiaspecaj! Por ĉevalo veterinara, por edzino virina, por infano infana, por vi meme frenezulejo.«

»La infano malsanas,« aldiris la patro, sed la veloj de lia vidalvidulo subite ekŝvelis pro vento: ĉu li vidis iun aŭ opiniis, ke lin oni vidis, li forvaporiĝis senspure.

Virino, deflanke aŭdinte la aferon, gvidis ilin al la necesa loko. Tie ĉio prosperis jam multe pli vigle, kvazaŭ oni estus atinginta post surmaraj ŝtormoj kvietan havenon. Aulin oni metis inter litotukojn, kie li baldaŭ ekdormis, lacigita de la vojaĝo kaj ĉio cetera. La patrino restis gardanta apud Auli, dum la patro devis serĉi al si noktejon aliloke. Li trovis ĝin en iu korto-enveturejo, kie li dormetis sur la veturilo ĝis mateniĝo. Kaj tiamaniere plurajn noktojn: li ne volis hejmenveturi, antaŭe pasis kelkaj tagoj post la operacio kaj oni estis pli-malpli certa pri resaniĝo. Ankaŭ la patrino ne fartis multe pli bone: kurbiginte la dorson