Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/33

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ŝi sidadis apud la lito de Auli, nur por momentoj ŝi metis la kapon al la kusenrando aŭ al la mano, apogiĝante kubute al tablo.

Kiam Auli vekiĝis, katenis lian atenton plej unue la brilanta globeto sur la alta piedlokfosto de la lito, kiu plaĉis al li pleje el ĉiuj ĝis tiam konataj objektoj. Ĝin li volus havigi por kompletigo de sia malgranda havaĵo. Tiam li ekĝemetis: ĉio ja estas tiel terure kara, kiel li aŭdis de la aliaj. Aŭdiĝis la voĉo de la patrino. Ŝi konversaciis kun iu. Pri li.

»Do oni jam operaciis?«

Oni operaciis, t. e. oni tranĉis? Lin? Auli ree ekĝemis kaj iom pli laŭte. La patrino havis atenteman koron kaj viglan paŝon.

»Ĉu min oni tranĉis?«

»Malmultete. Tre malgrandan vundeton.«

»Ha.« La globeto brilis kiel antaŭe, sed ĉirkaŭ ĝi kolektiĝis nebulaĵo, komence maldika, sed iom post iom ĝi plidensiĝis, ĝis kiam ĉio dronis en nebulo kaj alvenis nirvano. Kvazaŭ de senlimaj malproksimoj li aŭdis la paroladon de la patro, tiam oni flustradis, paŝadis sur la piedfingroj, sed la palpebroj de Auli estis treege pezaj. Ne nur la palpebroj, sed ĉiu molekulo, ĉiu atomo estis kvazaŭ najle fiksita al sia loko, tiel ke li povis nek moviĝi, nek al io reagi. Kio alvenis, estis ne ordinara dormo kun sonĝaj vizioj, sed kelkatempa neekzistado, morto.

Kiam Auli rekonsciiĝis, ĉirkaŭ li agadis fremdaj manoj, kliniĝis super li fremdaj vizaĝoj, la patrino estis ŝovita pli malantaŭen. Sed ŝi ĉeestis.

»Estu trankvila, vireto, ni zorgeme bandaĝos vian vundon.«

Auli jam estis trankvila, permesis sin bandaĝi,