Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estis validigita

aŭskultadis, kiel oni admonas lin ke li kuŝu ĉiam trankvile.

»Ĉio prosperos bone, li baldaŭ resaniĝos,« oni diris; kaj la patrino ĝojis.

Sed ne fariĝis ĉio tiel facile. Auli estis turmentata de soifo. Li petis, ke oni donu al li trinki.

»Vi ne povas nun, karuleto, atendu ĝis vi plisaniĝos, tiam…«

Facile estas diri: atendu. Auli komence ankaŭ provis sekvi la konsilon, sed ĝis kiam li povos elteni!

Baldaŭ li denove petis kaj ĉiam pli insiste.

»Mankas ĝuste la akvo!«

»Ordonu alporti,« li insistadis.

Sekvis riproĉoj: »Vi ne volas doni al mi trinki.«

»Ĉu mi rifuzus, sed…«

Oni malsekigis la lipojn, kies haŭto estis fendiĝinta pro sekeco kaj la krustan langon, per tukangulo trempita en akvon. Kaj nenion plu. Auli ne povis kuŝi trankvile. La patrino kun penego lin fikstenis. Pro la penego ŝi laciĝis. Levis aŭtomate la kruĉon al la lipoj.

»Mem vi trinkas, sed al mi ne donas.«

La patrino remetis la kruĉon ne gustuminte eĉ guteton: certe! la infano devas elteni kaj ŝi ne povas. Dum la trinkado estos malpermesite al Auli, ankaŭ ŝi ne prenos eĉ guteton en sian buŝon.

Auli estis regata de soifosento kaj de fantazioj pri trinkado. Li deliris kaj ĉiuj liaj halucinacioj turniĝadis ĉirkaŭ unu kaj tio sama.

Jen li vidis la bestojn, kiuj ĉiuj trinkadis: bovoj, ĉevaloj, ŝafoj. Eĉ la hundo kaj kato lekadis avide la akvon. Kokoj rektigis la kropojn kaj levis la bekojn supren, malantaŭen kurbigante la kolojn. Ĉiuj ili trinkadis kaj trinkadis senhalte, senĉese.