Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estis validigita
I.

Oni kvazaŭ frapegis per bastonego al la dommuro kaj ĵetadis plenmanojn da hajleroj al la fenestrovitroj. Fulmegis kaj tondregis, kvazaŭ tujmomente la muroj de ŝtondrinkejo renversiĝus. La timige mallumega nokto estas plena de teruro kaj fantomoj. Post pli laŭta ektondro, kiu aŭdiĝis kvazaŭ eksplodo de grenado giganteca, Auli vekiĝis, manapopiĝis kaj ekrigardis al la fenestro. Eĉ la rozeta brilo de fulmo ne povis forigi lian palecon. La timtaŭzita vizaĝo havis koloron de pasintvespere survestita neĝoblanka ĉemizo. Ĉu li ĵus nur sonĝis; ĉu nun estas sonĝo aŭ li jam vekiĝis? Ĉu li vivas ankoraŭ aŭ jam mortis? Ĉu en sonĝo aŭ efektive la fulmo lin trafis kaj mortigis? Iom post iom eniris en la konscion la sento de l’ ankoraŭa vivo, iom post iom sorbiĝis en la sangon agrablo pro tio. Sed subite ekatakis nova timekscito: ke la sonĝo estis nur antaŭsigno de tio, kio estiĝos eble nun-nun… en kia ajn momento; kio tiam? Kaj tuj ekhavis la penso plenan konvinkecon, rokofirman fidindecon: certe la terura sonĝo antaŭdiris tion, ke li devos morti jam hodiaŭ pro sia granda kulpo. Sed se li provus preĝi, eble la Patro Ĉiela ne estus tiel severa, eble li malplisevere prijuĝus lin kaj lasus al li la vivon! Sed