Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/18

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Bonvenu, Lilio mia edzino; kun neesprimebla ĝojo mi akceptas vin en mian domon. De nun ĝi jam ne estas mia domo, ĉar ĉe via alveno ĝi fariĝis nia hejmo…

Ankoraŭ alia memoro fluis mense antaŭ ŝi. La malgranda Florenco ĵus naskiĝis, kaj ŝia alta, granda edzo eniris piedfingre, duontime en la ĉambron. Lilio ankaŭ sentis sin iomete timanta, kvankam forte feliĉa, ĉar tiu ĉi estis la plej mirinda kaj stranga spertaĵo, kiun ŝi ĝis nun travivis.

Kuŝante tie, ŝi demandis al si:—Kia estos la opinio de mia edzo pri la infaneto, kiu kuŝas sur mia brako? Ĉu ĝi plaĉos al li? Ĉu liaj esperoj pri ĝi realiĝos? Ĉu li volos teni ĝin sur siaj brakoj? Kaj se jes, ĉu tio naskos en li pensojn tiel dolĉajn, sanktajn, dankajn, kiel ĝi jam naskis en mi?

La edzo alvenis la litlankon, rigardis ame, demande en ŝiajn okulojn dum momento, poste kisis ŝin kaj nur poste fiksis sian atenton sur la volvaĵon, kuŝantan sur ŝia brako.

Ankoraŭ unu momento pasis, tiam Lilio tute kontentiĝis, ĉar, rigardante en la okulojn de la amata edzo, ŝi trovis ĉion, pri kio ŝi deziris…

Ŝi rememoris pri nokto plena de maltrankvilo tial, ke la krupo atakis Florencon, kiu, sufokiĝante, devis batali por la vivo… Kiel iliaj animoj proksimiĝis tiam, maltrankviliĝante, prizorgante kaj preĝante pri la malsana infano…

***

Tiel ŝi meditis pri pasintaĵoj, duondolore sed