Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/180

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke la pensoj estas fortoj, kiujn oni povas uzi aŭ helpe aŭ malhelpe.

Ĝis la fino de la veturado li penis fluigi fortigajn riveretojn de pensado al la amatino, dirante en si:—Mi havigos al la kara panjo la plej lertan kuraciston—specialiston en Londono—kiam mi scios, de kio ŝi suferas. Ĉio estos bona en la fino, amatino mia.