Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/192

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fervore kaj trankvile ili iradis, kvankam la venkotaĵoj ĉiam ŝajnis pli nevenkeblaj.

Tiel ofte la vojaĝantoj falis vunditaj, ke Lilio en la komenco ekkriis pro bedaŭro, kaj nekonscie faris ekmovon, kvazaŭ por helpi ilin. Poste ŝi tute trankviliĝis, rimarkinte, ke iu helpanto estas proksime de ĉiu, preta por helpi al kiu ajn suferanto, tuj kiam ĉi tiu ekkrios pro timo aŭ doloro. Ili levis la falintojn, purigis la ŝlimkovritajn, resanigis la vunditojn, konsolis la afliktitajn, montris al dubantoj la vojon.

Rimarkinde ankaŭ estis, ke ĉiu vojaĝanto havis propran vojeton, kiu pri iuj detaloj estis malsimila al la vojetoj de ĉiuj aliaj. Sed tamen ĉiuj vojetoj transpasis sin tre multfoje.

Ankoraŭ alia rimarkindaĵo estis, ke ju pli malproksimen iu vojaĝis, des pli apartigita kaj izolita fariĝis ties vojeto. Estis videble ke ĉiuj vojetoj estas pli egalaj, ol en la komenco Lilio pensis ilin; ĉar ĉiuj havis multajn verdajn herbejojn kaj alispecajn plezurlokojn dismetitajn inter la krutaĵoj, ŝlimaĵoj, rokaj pintoj, kaj aliaj malfacilaĵoj. Ŝi plue vidis la lumeton en ĉiu homo: kiel eta, nehela, ŝanceliĝa ĝi estis en multaj; kiel forta, brila, firma ĝi estis en aliaj; kaj kiel la brileco pliiĝis ĉe ĉiu ago aŭ eĉsopiro malegoista.

Neniu estis tute sen helpo, kaj se la interna lumo ne sufiĉis por lumi la sekvantan paŝon sur la vojo, oni bezonis nur levi la rigardon supren, por tie vidi la gvidlumon de la vero. Eĉ se iu ne sciis sufiĉe por povi supren rigardi, estis bezone nur etendi la manon kaj palpe esplori la vojon,