Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/194

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Por kio ĉi tiu bela valo aspektas tiel mallume al la surteraj loĝantoj, kaj precipe tiam, kiam la amataj ĵus enpasis en ĝin? Ŝajnis al tiuj sur la tero, kvazaŭ la amataj postlasis ne nur karulojn sed ankaŭ ĉion luman, firman, kaj daŭran, kiam ili malaperas de ilia vido.

— La kaŭzo de tio estas, ke la surtera vivo mem estas ia iluzio. Por loĝanto surtera, veturanta per ŝipo aŭ vagonaro la unuan fojon, ofte ŝajnas, kvazaŭ sin movas la lokoj, kiujn ili preterpasas, ne la veturilo per kiu ili moviĝas. Tie sur la tero oni inklinas percepti kaj juĝi sole per la fizikaj sentiloj. Per tio oni eraras, se oni rigardas la materion kiel la solan realaĵon. Anstataŭ esti reala kaj firma, la materio estas nur la formo, kiu kvazaŭ per vualo malĝuste vidigas ĉion spiritan. La formo ofte ŝanĝiĝas laŭ la vidpunkto de la individuo. Ju pli alte li grimpas sur la montego de la evoluo, des pli ŝanĝebla ŝajnas al li la materiaĵoj kaj des pli realaj kaj eternaj montriĝas la spiritaĵoj.

Tamen neniu povas akiri spiritan percepton ĝis post longa penado kaj ekzerciĝado. Lerninte iom precize juĝi per la sentoj, li ankaŭ scias ne tro alte taski la valoron de tia juĝado, kiu estas rimedo, ne fino.

Pri la valo de la ombro de la morto, ju pli oni alproksimiĝas al ĝi, des malpli terure aspektas ĝia vualo, ĝis fine oni konstatas, ke la nigra teruro estis nenio krom iluzio, pli aŭ malpli ŝajnigita reala kaj pliigita de la distanco kaj nescieco. Transpasante en la profundaĵojn dum via trairo tra ĝi, vi trovos, ke ĝi estas bele lumigita kaj per