Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/22

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tamen ili ne volis pagi la ŝuldon kaj ne povis konvinki la kreditorojn pri la morto de sinjoro Ĉester.—Eble li mortis, sed kredeble li nur kaŝas sin! Oni trompis nin antaŭe per tia historio!—ili diris.

Onklino Anna invitis Lilion kaj la du infanojn gasti ĉe ŝi, ĝis ili povos kune, konsiliĝinte, decidiĝi pri la estonteco.

Intertempe Lilio mem elpensis planon. Ŝi mem ŝuldis kelkajn malgrandajn sumojn al la komercistoj.

Ŝi do iris al ĉiu alŝuldato aparte, priparolis mallonge la aferon, demandis, ĉu tiu aŭ alia havas junajn infanojn, kaj, ricevinte jesan respondon, petis, ke la gepatroj sendu ilin al ŝi, por ke ŝi instruu ilin. Tiamenicie ŝi povos ĉiom pagi, kaj kredeble gajni enspezon.

Unuavide ĉiu konstatis, ke Lilio estas bone edukita sinjorino, apartenanta al la supera klaso, kaj ke ŝi estas tute respektinda.

La komercistoj tiom kortuŝiĝis de la evidentaj malĝojo kaj honesteco de Lilio, ke ili ne nur sendis siajn proprajn infanojn al ŝi por instruado, sed ankaŭ konsilis al aliaj, ke tiuj ĉi sendu al ŝi siajn.

Tiel, pli facile ol ŝi imagis al si, Lilio povis starigi lernejon por junaj infanoj.

Ŝiaj parencoj loĝigis ŝin en oportuna domo, kies luon ili pagis dum ses monatoj. Du el ili ankaŭ sendis mondonacojn po kvindek spesmiloj, aliaj aĉetis kaj redonis al ŝi la pliparton el ŝiaj propraj mebloj.

Alico iris kunloĝi kun Lilio, por partopreni ne