Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/27

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sola… Ne, sinjorino, ne leviĝu, mi ne detenos vin longe!… nu, mi ripetas, mi estas sola kaj tre soleca, mi vin alte respektas, vi faris min feliĉa dum mia kelkmonata restado ĉe vi, fakte… mi dezirus, ke vi edziniĝu kun mi.

— Mia respondo estas, sinjoro, ke mi vin dankas pro la honoro, kiun vi faris al mi, petante mian manon, sed mi ne povas akcepti la proponon… mi ankoraŭ amas mian formortintan edzon kaj respektas lian memoron tro forte, por ke mi denove akceptu edzon. Plue, mi tre bedaŭras, ke vi faris tian proponon, ĉar, kiel vi mem komprenos, vi ne plu povos loĝadi ĉe mi. Tio estus egale embarasa kiel por vi, tiel ankaŭ por mi.

— Mi bedaŭras tion, mi forte bedaŭras, sinjorino, tamen mi petas, ke vi rekonsideru la aferon. Mi esperas, ke almenaŭ vi permesos, ke mi lasu ĉe vi la plimulton el miaj propraĵoj kaj tenu la ĉambrojn dum du-tri semajnoj, ĝis mi povos fari miajn aferojn en Londono.

Ĉiaokaze mi poste foriros. Se vi rifuzos fariĝi mia edzino, mi neniam denove ĝenos vin, sed se post konsiderado vi konsentos feliĉigi min, mi foriros nur provizore, ĝis la feliĉa tago, kiam mi fariĝos via fiera edzo. Permesu, ke mi plu diru, ke pri la financa vidpunkto vi povas neniel timi, ĉar mi estas bonhava kaj povos provizi vin kaj la karajn infanojn per ĉiuj necesaĵoj kaj komfortaĵoj. Cetere mi scias, ke vi estas vidvino, mi ne povas esperi, ke vi amos min tiom, kiom mi amas vin! Sed eble mi ne estas por vi tre malagrabla homo, kaj vi permesos al mi peni karigi