Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/29

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— El amo, el amo—li varmege respondis—ĉu vi ne povas kompreni mian solulecon? Kiom multe mi gajnus per via edziniĝo kun mi!

— Mi estas necerta pri tio. Mi ja scias, ke mi povus bone prizorgi vin kaj mastrumadi vian domon, sed… sed… mi tute ne povas promesi vin ami tiel, kiel mi amis mian amatan edzon.

— Mi bone komprenas tion, sed, sinjorino Ĉester, ĉu vi pensas, ke vi sentus vin malfeliĉa ĉe mi? En tiu okazo mi foriros de vi sen plua vorto.

— Mi ne povas tion diri, ĉar vi ĉiam estas por mi bona, kaj la infanoj amas vin… Se vi povas kontentiĝi kun la malmulto, kiun mi povas promesi: fideleco, komunigo de viaj interesoj kun miaj, mi ne rifuzos vian peton. Tamen sciu, ke mi konsentas precipe pro la bono de la infanoj.

— Vi faris min feliĉulo! mi estas kontenta pri tio, kion vi promesis; ĉar mi ne ĉesos penadi pri via feliĉo, kaj mi estas certa, ke mi povos karigi min al vi per la du amindaj infanoj. Oni diris, ke “la vojo al la koro de patrino estas per la infanoj.” El tio mi elĉerpos esperon.

***

Post unu semajno ili geedziĝis.

***