Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/33

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉio estos en ordo, mia kara, la infanoj revenos post nelonge; mi pensas, ke mi jam vidas Florencon, kiu antaŭiras Marian kun Filipo per kelke da paŝoj.

— Vi estas prava, jen ili estas—diris Lilio kun faciliĝo de la koro, turninte sin denove al la fenestro kune kun la edzo, kiu serĉis per rigardo la straton en la direkto al la sablaĵo.

— Nu, mia kara—diris la edzo—promenante, mi vidis la ĝustan domon por ni! Vi devas min akompani morgaŭ, por ke ni kune esploru ĝin. Eble ni povos transloĝiĝi en ĝin antaŭ la fino de la nuna monato, se tio estas aranĝebla.

— Kie ĝi estas?—demandis Lilio.

— Sur “La Altaĵo.” Ĝi havas belan ĝardenon kun herbejo, legomejo, kaj sufiĉe granda oranĝerio.

— Vi do intencas loĝigi nin inter la aristokratoj! Kia agrabla ŝanĝo tio estos, loĝi for de la homamasoj, kiuj plenigadas ĉi tiun lokon, precipe en festotagoj!

— Vi jam apartenas tie, kara, mi ankaŭ. Nur akcidento de la sorto sendis nin ĉi tien! Tamen mi ne volas plendi pri la sorto, kiu almenaŭ gvidis min al vi… Sed, ankoraŭ pri la domo! Plaĉos al vi scii, ke ĝi staras malproksime de la sablaĵo ne pli ol kvaronon de mejlo. Cetere la sablaĵo tie neniam estas tiel homoplena, kiel ĝi ofte estas ĉi tie.

— Nu, bone, mi supozas, ke vi ne scias, ĉu ekzistas tie ia bona lernejo!

— Jes, mi rimarkis tian ne tre malproksime de la domo. Vi, do, vidas, ke mi ne forgesis la interesojn de la karaj infanoj! Mi ne kuraĝus