Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/35

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povas esti, ke iam mi fariĝos baroneto! Tio estas fakto, mia kara, ne aspektu tiel nekredanta! “Ĝi ne estas mia kulpo,” kiel Florenco diradas! En la hodiaŭa ĵurnalo mi legis pri la morto de la antaŭa baroneto, mia estinta onklo, kiu postlasis nur unu malfortikan filon needziĝintan. Post li mi estas la heredonto de la titolo kaj bienoj! Tamen “li vivu eterne,” mi povas esti tute feliĉa sen liaj posedoj. Se mi iam dezirus ilin, tio estus por altigi vin, mia…

— Atendu momenton, Lesli, mi ĵus aŭdis sonoron, kaj mi devas iri responde, ĉar Maria sendube okupas sin per la infanoj, se ŝi jam alvenis hejmon. Mi tuj revenos! Kredeble la hezitanta oficirino de la Sava Armeo decidiĝis ataki nian privatecon!

— Kion nome vi volas diri, mia kara?!—ridete diris sinjoro Ŝton.

— Mi nur ŝerce aludis pri virino, kiun mi ĵus rimarkis, antaŭ ol vi kunestiĝis kun mi. Ŝi aspektas, kvazaŭ ŝi celas peti ĉambrojn ĉe ni! Mi bone rekonas la specon! Kredeble ŝi jam promenis du-tri fojojn preter ĉiujn domojn sur la strato kaj fine decidis, ke nia estas la plej pura kaj alloga! mi tuj revenos!

— Estas jam sufiĉe—diris al si sinjoro Ŝton—ni devas foriri de ĉi tiu parto de la urbeto kiel eble plej baldaŭ.