Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/41

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

videble volis kaŝi sian propran humiliĝon kaj suferon, celante helpi al ŝi, la larmoj komencis flui sur la vangojn, kaj plorĝemante ŝi rakontis la historion. Poste sinjoro Ŝton aldonis sian parton.


Edziĝinte kun Rozalio, sinjoro Ŝton trovis, ke ŝi estas alkoholulino. Antaŭ la edziĝo Rozalio neofte drinkis; sed ĉar bonegaj vinoj el la kelo de la edzo ĉiam troviĝis sur lia bufedo, ŝi iom post iom cedis al la plezuro, ĝis post tri jaroj ŝi fariĝis drinkemulino.

Sinjoro Ŝton sentis abomenon kontraŭ ŝi, tamen li neniel rifuzis al si ĝui la moderan uzadon de ebriigaĵoj, kaj krom la dirado de koleraj vortoj faris nenion por helpi al la edzino kontraŭstari la malbonan apetiton.

Pli ol unu fojon Rozalio hontigis lin per sia ebrieco, kaj unu tagon post tempo pli hontiga ol kutime li senpacience ordonis al ŝi foriri de lia domo kaj neniam reveni, por ke ŝi ne plu faru malhonoron al li per ŝia manko de sinregado.

Profunde humiligite, Rozalio obeis. Nigra melankolio plenigis ŝian koron, kaj ŝi decidis dronigi sin. Antaŭ ol forlasi la domon, ŝi skribis kortuŝan leteron al la edzo, sciigante per ĝi sian decidon sin dronigi, kaj esprimante bedaŭron pri sia malbona konduto. Ŝi plue sciigis, ke, volante malebligi, ke la edzo ricevu la leteron tiel frue, ke li povu sekvi ŝin kaj malhelpi la plenumon de ŝia intenco, ŝi enpoŝtigos la leteron survoje al la rivero. Ankoraŭ plue ŝi skribis, ke, dezirante evitigi al li nenecesan klaĉfamon kaj humiligon, ŝi detranĉos al si la harojn kaj ne lasos sur si ian