Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/43

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rozalio ne sciigis sian propran nomon, kiam en la hospitalo oni petis pri ŝia identeco, sed prenis la unuan nomon, kiu eniris ŝian kapon: Maria Jones.[1]

Kiam ŝi plene resaniĝis, ŝi akceptis la inviton de la oficirino de la Sava Armeo, kiu, sciigite, ke “Maria Jones” estas senparenca, senamika kaj senhava, proponis, ke ŝi akompanu ŝin, por enloĝiĝi en “hejmo” apartenanta al la Sava Armeo.

Tie pli ol unu jaron Rozalio restadis, farante certajn servojn rekompence por hejmo. Tie oni instruis ŝin fidi en la amo kaj forto de Dio kaj en Lia povo doni apogon eĉ al tiuj homoj, kiuj estas la plej malfeliĉaj kaj falis plej malalten en la profundon de la mizero.

Ŝi tute perdis la deziron al la alkoholo kaj fariĝis bona helpistino en la laboroj de la Sava Armeo.

De tempo al tempo oni altigis ŝian rangon, ĝis ŝi atingis la gradon de “kapitanino”.

Fine oni sendis ŝin de Londono al Liverpolo, kie ŝia speciala devo estis prizorgi pri la virinoj kaj infanoj, bezonantaj bonfaran helpon.

Ĉar ŝi fariĝis malsana, oni ŝin sendis antaŭ kelke da tagoj al Riverton, por tie ĝui libertempon.

En la tago antaŭ foriro al Liverpolo, dezirante revidi la edzon, kaj eble, esperante repaciĝi kun li, ŝi kaŝe vizitis la straton, kie ŝi antaŭe loĝadis kune kun li.

La domo estis senigita je mebloj, kaj oni ne sciis, kien foriris sinjoro Ŝton.

  1. Elparolu: Ĝonz.