Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/45

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝin kaj tiam ŝi ekkriadis per la pensoj;—Kion mi faris por meriti tiom da puno?—ĉar tiel ŝi tiam rigardis la aflikton, kiu trafis ŝin. Ĉiam ŝia sola kaj kun ĉiu tago malpliiĝanta espero estis, ke Dio malhelpos la fariĝon de tio, kion ŝi timas. Ofte ŝi demandis al si:—Ĉu Li povas tion fari? Ĉu Li volas, se Li povas?

Ŝi ne ricevis multe da pensiuloj tiun sezonon, parte pro tio, ke fariĝis en la urbeto ia epidemio, kiu fortimigis multajn, kiuj alie estus vizitintaj la lokon, parte pro tio, ke ŝi mem aspektis tiel malsane kaj malgaje.

La patrino, anstataŭ konsoli kaj konsili ŝin, malkaŝe plendadis pri sia propra sorto:

— Ve, ve!—ŝi diradis—Vi alportis honton kaj malbonfamon en la familion! Vi ĉiam estadis obstina kaj pensis, ke vi scias gvidi vian vivon pli bone ol mi, via patrino! Eĉ kiam vi komencis paŝi, vi preferis oftajn falojn, ol apogon kaj gvidadon de mi aŭ via vartistino! Se vi estus petinta konsilon de mi, vi ne edziniĝus kun Filipo Ĉester nek kun Lesli Ŝton…

— Kaj granda feliĉo mankus al mi! Mi amis Filipon… kaj pri Lesli, vi bone scias, kvankam vi ne volas ĝin konfesi, ke, kiam li edziĝis kun mi, li kredis, ke li estas vidvo! Li estas tute estiminda, kaj mi… mi komencis preskaŭ ami lin… almenaŭ li faris min feliĉa dum… sed sufiĉe! Ĉu… ĉu vi opinias, ke ni povas kion ajn ŝanĝi per senutila ripetado de mallaŭdo kaj bedaŭro?

— Jes—respondadis la jam plorĝemanta patrino—ho, jes! tia estas la konvena maniero paroli al afliktita patrino… Vi, Lilio, havas