Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/49

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

veraĵojn de la malveraĵoj. Absorbiĝinte, ŝi ĉion observis tiel same, kiel oni rigardas interesan teatraĵon.

Eĉ kiam preterŝoviĝis tiuj bildoj, kiuj prezentis antaŭ ŝi la plej maldolĉajn travivaĵojn de ŝia vivo, ŝi povis ilin serene rigardi, forte interesiĝante pri ili, ĉar ŝi povis ekkapti iomete la signifon.

Ŝi kaptis sufiĉe la signifon por kompreni, ke iu forto pli alta ol ĉia forto sur la tero, permesis la okazojn, eĉ intence aranĝis ilin antaŭe; kela celo de tiaj okazoj ne estis puna, kiel antaŭe ŝi imagis, sed instrua; ne humiliga sed honoriga; ĉar samtempe ŝi konstatis, ke la leciono, kiun ŝi devas lerni kaj la tasko, kiun ŝi devas plenumi, estas tiel malfacilaj, ke nur tiu, kiu multe progresis laŭ la vojo de evoluado, povas ĝin lerni; ke en la vivo okazas tiel same, kiel en la lernejo: kiam oni bone lernis unu lecionon, oni ricevas kiel rekompencon ankoraŭ alian kaj pli malfacilan.

Cetere ŝi plue komprenis, ke koncerne la lecionojn de la vivo la plej grava afero estas ne la kvanto sed la kvalito; ke la motivo estas multe pli grava ol la efektiva rezultato, ĉar la motivo efikas sur la karakteron, kiu daŭros, dum la ago funkcias inter la limoj de la fizika mondo, kiu estas ne daŭra sed ŝanĝiĝema.

Plue, la forto liberigita de alta motivo estas pli potenca ol tiu liberigita de ago; sekve devas esti, ke efektive se ne videble ĝi produktas pli da bono, ol eraro de juĝo povas produkti da malbono.

Kiamaniere ŝi scias ĉion, tion Lilio ne povis klarigi al si; ŝi eĉ ne demandis sin pri ia klarigo, sed nur intuicie konvinkiĝis, ke tre kredeble ŝi decidos pluvivadi la nunan fazon de la tera vivo, kontraŭstari ĝiajn malfacilaĵojn, venki ilin.

Baldaŭ ŝi ekhontis, vidante sin figurata kiel ŝi aspektis, kiam timplena, malesperanta, ŝi ekkriis al Dio petante, ke Li forigu de ŝi la ŝarĝon, kies doloro kaj humiligo subpremas ŝin.

Jen ŝi estas, jen ankaŭ ŝiaj du infanoj, bezonantaj ŝian zorgon, ekkriantaj—Patrino!—malgajaj pro ŝia malĝojeco, ricevante nur malgrandan parton anstataŭ la abundo da amo, kiun ili antaŭe kutimis ricevi.