Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/51

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sukceso, ĉar ŝi, Lilio, per siaj ribelaj pensoj, intermetis inter ilin kvazaŭ nebulon, kiu ĉirkaŭis ŝin kaj tiamaniere malebligis, ke ŝi vidu la anĝelon.

— Ŝajnas, ke vi povus ami tiun, kiu vin gardas, ĉu ne vere, Lilio?

— Jes ja, anĝelo! kiel mi volas, ke ĝi povu plu restadi ĉe mi! Se mi estus certigita, ke ĝi ja plu restados ĉe mi, mi povus ĉion elporti. Kiu do ĝi estas?

— Tio estas la pli alta, dia aspekto—la memo—de la individuo, kiun vi ribele ne volas akcepti kiel vian infanon. Rigardu, kvazaŭ ora fadeno alligas ĝin al vi. Verdire, la memo de ĉiu naskota infaneto gardas kaj pli-malpli influadas la patrinon, ĝis ĝi naskiĝos. Poste ĝi senpere influadas la evoluadon de la infaneto mem, sur kiun ĝi koncentrigas siajn fortojn, fariĝinte por ĝi same, kiel mi fariĝis por vi,—lumigulo.

***

Lilio kuŝis ripoze, sed pensplene dum ankoraŭ kelke da tempo, ĝis post ne longe ŝi aŭdis denove la karesan voĉon de la anĝelo parolanta al ŝi:

— Nun, Lilio kara, venu kun mi. Nia Majstro ordonis, ke mi montru al vi ĉion. Venu do, karulino, mi jam plene fortigis vin kaj mi prizorgos vin.

Duone mirigite, Lilio leviĝis, sekvis la anĝelon el sub la krepusko, en iomete pli luman lokon, kie vidiĝis bela ĝardeno, plena de kreskaĵoj nekonataj de ŝi.