Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/114

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj; de via lango dependas ilia vivo. Ĉion ĉi tion bone rimarku al vi!"

Samtempe ŝi ektuŝis la manon de Elizo per la urtiko; ĉi tiu bruligis kiel fajro, tiel ke la reĝidino vekiĝis de doloro. Estis luma, hela tago, kaj tute apud la loko, kie ŝi dormis, kuŝis urtiko simila al tiu, kiun ŝi vidis, en la sonĝo. Tiam ŝi stariĝis sur la genuoj, dankis Dion kaj eliris el la kaverno, por tuj komenci sian laboron.

Per siaj delikataj manoj ŝi komencis ŝiri la abomenindan urtikon, kiu efikis kiel fajro. Grandajn vezikojn ĝi aperigis sur ŝiaj manoj kaj brakoj, sed volonte ŝi estis preta tion suferi, se ŝi povos per tio liberigi siajn fratojn. Ŝi batis ĉiun urtikon per siaj nudaj piedoj kaj plektis la verdan linon.

Kiam la suno subiris, venis la fratoj kaj eksentis teruron, kiam ili trovis, ke ŝi estas muta. En la komenco ili pensis, ke tio estas nova sorĉo de ilia malbona duonpatrino; sed kiam ili ekvidis ŝiajn manojn, ili komprenis, kion ŝi faras por ili. La plej juna frato ploris, kaj sur la lokoj, kien falis liaj larmoj, ŝi plu ne sentis doloron, tie malaperis la bruligantaj vezikoj.

La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro, ĉar ŝi ne povis havi trankvilecon ĝis ŝi liberigos siajn fratojn. En la daŭro de la tuta sekvanta tago, dum la cignoj forestis, ŝi sidis en sia soleco, sed neniam la tempo tiel rapide forflugis por ŝi. Unu maŝkiraso estis jam preta, kaj ŝi komencis la duan.

Jen inter la montoj ekaŭdiĝis la sonoj de ĉaskorno. Ŝi ektimis. La sonoj fariĝis ĉiam pli proksimaj; ŝi aŭdis bojadon de hundoj. Terurite ŝi retiris sin en la kavernon, ligis en unu faskon la urtikojn, kiujn ŝi kolektis kaj pretigis, kaj sidiĝis sur ĝi.

Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia. Post kelke da minutoj ĉiuj ĉasistoj staris antaŭ la pordo. La plej bela el ili estis la reĝo de la lando, kiu nun aliris al Elizo. Neniam li vidis pli belan knabinon.

"De kie vi venis, vi belega infano?" li diris al ŝi. Elizo balancis la kapon, ŝi ne devis ja paroli, ĉar de tio dependis la vivo kaj saviĝo de ŝiaj fratoj. Siajn manojn ŝi kaŝis sub la antaŭtuko, por ke la reĝo ne vidu, kion ŝi devas suferi.

"Akompanu min!" li komencis denove; "ĉi tie vi ne devas resti. Se vi estas tiel same bona, kiel vi estas bela, tiam mi vestos vin per veluro kaj silko, mi metos al vi sur la kapon la oran kronon, kaj vi loĝos en mia plej riĉa palaco!" Kaj li levis ŝin sur sian ĉevalon. Ŝi ploris kaj intertordis la manojn, sed la reĝo diris: "Mi deziras nur vian feliĉon,