Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/101

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La tria estis tute de alia speca; ŝi lernis en la bierfarejo de la marĉa virino, kaj ŝi povosciis lardi alnajn tuberojn per lampiroj.

"Ŝi estos iam bona mastrino!" diris la maljuna gnomo; kaj, ĉar li ne volis tro multe trinki, li anstataŭ interfrapado de la glasoj faris porsanan signon per siaj okuloj.

Nun estis la vico de la kvara elfknabino; ŝi havis por ludi grandan oran harpon. Apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon, ĉar la gnomoj estas maldekstruloj; kaj kiam ŝi ekfrapis la duan kordon, ili ĉiuj devis fari, kion ŝi deziris.

"Tio estas danĝera virino!" diris la maljuna gnomo; sed la du filoj eliris el la monteto, ĉar al ili fariĝis enue.

"Kaj kion povoscias la sekvanta filino?" demandis la maljuna gnomo.

"Mi lernis ami la Norvegojn!" ŝi respondis, "kaj mi edziniĝos nur en tia okazo, se mi povos veni Norvegujon!"

Sed la plej malgranda el la filinoj flustris al la maljuna gnomo: "La kaŭzo estas tio, ke el unu nordlanda kanto ŝi sciiĝis, ke ĉe la pereo de da mondo la Norvegaj rokoj restos kiel monumentoj, kaj tial ŝi volas iri sur tiujn rokojn, ĉar la pereon ŝi tre timas" .

"Ha, ha!" diris la maljuna gnomo, "tia estas la afero! Sed kion povoscias la sepa kaj lasta?"

"Antaŭ la sepa iras la sesa!" diris la elfreĝo, ĉar li povosciis kalkuli; sed la sesa tre ne deziris aperi.

"Mi nur povoscias diri al la homoj la veron!" ŝi diris. "Pri mi zorgas neniu, kaj mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mortitno."

Nun venis la sepa kaj lasta, kaj kion ŝi povosciis? Ŝi povosciis senfine rakonti fabelojn.

"Jen estas ĉiuj miaj kvin fingroj!" diris la maljuna gnomo, "rakontu al mi fabelon pri ĉiu el ili!"

La elfknabino prenis lin je manartiko, kaj li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis, kaj kiam ŝi atingis la ringofingron, kiu, kvazaŭ sciante, ke estos fianĉino, ornamis sin per ora ringo, la maljuna gnomo ekkriis: "Tenu forte, kion vi havas, la mano apartenas al vi; mi mem volas havi vin kiel edzinon!"

La elfknabino respondis, ke ŝi antaŭe devas ankoraŭ rakonti la fabelon pri la ringofingro kaj pri la malgranda Petro-ludisto.

"Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro!" diris la maljuna gnomo, "ankaŭ pri la abio ni aŭskultos kaj pri la betulo kaj pri la donacoj de la arbaraj nimfoj kaj pri la sonanta frosto! Vi havos sufiĉe da okazoj por rakonti, ĉar tie en la nordo oni ankoraŭ tro malmulte praktikas tiun