Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/102

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

farita ia aparta beleta kaj ĉarma aranĝo. La akvofeoj sidis ĉe tablo en tinoj kun akvo, ili diris, ke ili sentas sin tute kiel hejme. Ĉiuj severe observis la ĉetablan etiketon, krom la du malgrandaj nordaj gnomoj, kiuj metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili.

"La piedojn for de la plado!" ordonis la maljuna gnomo, kaj efektive ili obeis, kvankam kun kelka hezitado. Sian ĉetablan sinjorinon ili tikladis per abiaj konusoj, kiujn ili havis ĉe si, kaj, por pli oportune sidi; ili demetis siajn botojn kaj donis ilin al la sinjorino, por ke ŝi ilin tenu. Tute alia estis la patro, la maljuna gnomo el Dovro. Li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la falakvoj, kiuj saŭmante falegas malsupren kun bruo simila al frapoj de tondro kaj sonoj de orgeno; li rakontis pri la salmo, kiu saltas eĉ kontraŭ la falantan akvon, kiam la akvofeino ludas sur ora harpo. Li rakontis pri la lumaj vintraj noktoj, kiam la tintiloj de la glitveturiloj tintadis kaj la knaboj kun brulantaj torĉoj kuradis sur la brilante pura glacio, kiu estis tiel travidebla, ke ili povis vidi, kiel la fiŝoj sub iliaj piedoj timiĝis. Jes, li povosciis rakonti tiel, ke la priskribatajn objektojn oni vidis antaŭ si kvazaŭ vivantajn. Oni aŭdis bone la krakadon de la mueliloj, la kantadon de la servistoj kaj servistinoj, kaj oni vidis iliajn kamparajn dancojn. Hura! subite la maljuna gnomo donis al la nejuna elfknabino laŭtan kison, tian kison, kian oni akceptas senkolere, kaj tamen ili tute ne estis en ia parenceco inter si.

Nun la elfknabinoj devis danci, antaŭe simple, poste kun piedfrapado, kio efektive tre bone alaspektis al ili. Poste komenciĝis la artodanco, aŭ, kiel ili tion nomis, la "danceliĝado" . Ha, kiel ili povosciis etendi la piedojn! Oni ne povis distingi, kie estis komenco kaj kie estis fino, kio estis brakoj kaj kio estis kruroj, simile al neĝaj flokoj ĉio turniĝadis miksite, kaj poste ili svingiĝis ĉirkaŭe en tia maniero, ke al la inferĉevalo fariĝis nebone kaj ĝi devis forlasi la tablon.

"Prrr!" diris la maljuna gnomo, "kiel bone ili administras siajn piedojn! Sed kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?"

"Pri tio vi mem tuj konvinkiĝos!" diris la elfreĝo, kaj li alvokis la plej junan el siaj filinoj. Ŝi estis tiel delikata kaj klara, kiel lunlumo, ŝi estis la plej delikata el ĉiuj fratinoj. Ŝi prenis en la buŝon blankan stangon kaj subite malaperis; en tio konsistis ŝia arto.

Sed la maljuna gnomo diris, ke tian arton li ĉe sia edzino ne povus toleri, kaj li ankaŭ ne opinias, ke liaj filoj estus amantoj de io simila.

La dua povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron, kion, kiel oni scias, la elfoj ne havas.