Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/103

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

arton. Tiam ni sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj. La nikso donacis al mi kelke da ili. Kiam ni tiel sidos kune, venos vizite la doma spirito, li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj. Kia plezuro tio estos! La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri! Estu certa, estas tre bone en la kara malnova Norvegujo! Sed kie estas la junuloj?"

Kie estis la junuloj? Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri aranĝo de torĉa procesio.

"Ĉu estas konvene vagadi?" diris al ili la maljuna gnomo post ilia reveno. "Mi nun elektis por vi patrinon, nun vi povas elserĉi al vi fratinon de via patrino."

Sed la junuloj diris, ke ili havas deziron fari parolojn kaj trinki porfratiĝon, sed ne havas eĉ la plej malgrandan deziron edziĝi. Kaj efektive ili faris parolojn, trinkis porfratiĝon, eltrinkante ĝis la fundo, por montri sian arton de trinkado, poste ili demetis siajn surtutojn kaj senceremonie kuŝiĝis sur la tablo, por dormi. Sed la maljuna gnomo dancis kun sia juna fianĉino en la ĉambro kaj interŝanĝis kun ŝi botojn, ĉar tio estas pli bontona, ol interŝanĝo de ringoj.

"Nun krias la koko!" diris la nejuna elfknabino, kiu estis la ĉefa mastrumistino. "Nun ni devas fermi la fenestrajn kovrilojn, por ke la suno ne enlumu bruligante!"

Kaj tiam la monteto fermiĝis.

Sed ekstere la lacertoj kuradis supren kaj malsupren en la krevinta arbo, kaj unu diris al alia: "Ho, kiel plaĉas al mi la nordlanda maljuna gnomo!"

"Al mi pli plaĉas la junuloj!" diris la lumbriko, sed la kompatinda mizera besto ne povis ja vidi!