Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/40

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi. Mi estis edziniĝonta kun hirundo, sed bedaŭrinde mi falis en la tegmentan defluilon, kie mi kuŝis dum kvin jaroj kaj moliĝis de la akvo! Vere, tio estas longa tempo por juna fraŭlino!"

Sed la turbo diris nenion, ĝi pensis pri sia malnova fianĉino, kaj ju pli ĝi aŭskultis, des pli klare fariĝis al ĝi, ke tio estas ĝuste la fianĉino mem.

Jen venis la servistino kaj volis renversi la barelon. "Hura!" ŝi ekkriis, "jen estas la ora turbo!"

La turbo venis denove en la domon kaj estis alte honorata, sed pri la pilko oni nenion plu aŭdis. Pri sia malnova amo la turbo neniam plu parolis. La amo pasas, se la amatino dum kvin jaroj kuŝis en tegmenta defluilo kaj moliĝis, oni neniam plu ŝin rekonas, se oni ŝin renkontas en barelo de balaaĵo.


MALBELA ANASIDO

En la kamparo estis belege! Estis somero. La greno estis flava, la aveno estis verda. La fojno sur la verdaj herbejoj staris en fojnamasoj, kaj la cikonio promenadis sur siaj longaj ruĝaj piedoj kaj klakadis Egipte, ĉar tiun lingvon ĝi lernis de sia patrino. Ĉirkaŭ la grenkampo kaj la herbejoj etendiĝis grandaj arbaroj, kaj meze de ĉi tiuj troviĝis profundaj lagoj. Ho, estis belege tie en la kamparo! En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de profundaj kanaloj, kaj de la muroj ĝis la akvo tie kreskis grandaj folioj de lapo, kiuj estis tiel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj infanoj. Tie estis tiel sovaĝe, kiel en plej profunda arbaro. Tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn; sed nun tio preskaŭ tedis al ŝi, ĉar ĝi daŭris ja tro longe, kaj oni ŝin nur malofte vizitis. La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin kaj sidi sub folio de lapo, por babili kun ŝi.

Fine krevis unu ovo post la alia. "Pip, pip!" oni aŭdis, ĉiuj ovoflavoj viviĝis kaj elŝovis la kapon.

"Rap, rap! Rapidu, rapidu!" ŝi kriis, kaj tiam ili ekmoviĝis kaj