Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/41

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rapidis laŭforte kaj rigardis sub la verdaj folioj ĉiuflanken. La patrino permesis al ili rigardi, kiom ili volis, ĉar la verda koloro estas bona por la okuloj.

"Kiel granda estas la mondo!" diris ĉiuj idoj; ĉar kompreneble ili nun havis multe pli da loko ol tiam, kiam ili kuŝis ankoraŭ interne en la ovo.

"Ĉu vi pensas, ke tio estas jam la tuta mondo?" diris la patrino. "La mondo etendiĝas ankoraŭ malproksime trans la dua flanko de la ĝardeno, ĝis la kampo de la pastro; tamen tie mi ankoraŭ neniam estis! Vi estas ja ĉi tie ĉiuj kune!" ŝi diris plue kaj leviĝis. "Ne, mi ne havas, ankoraŭ ĉiujn! La plej granda ovo ĉiam ankoraŭ tie kuŝas! Kiel longe do tio ankoraŭ daŭros? Nun tio efektive baldaŭ tedos al mi!" Kaj ŝi denove kuŝiĝis.

"Nu, kiel la afero iras?" demandis unu maljuna anasino, kiu venis ŝin viziti.

"Kun tiu unu ovo la afero daŭras tiel longe!" diris la kovanta anasino. "Ankoraŭ nenia truo en ĝi montriĝas. Sed rigardu la aliajn! Ili estas la plej belaj anasidoj, kiujn mi iam vidis. Ili ĉiuj estas frapante similaj al sia patro. La sentaŭgulo, li eĉ ne vizitas min!"

"Montru, mi petas, al mi la ovon, kiu ne volas krevi," diris la maljuna anasino. "Kredu al mi, tio estas ovo de meleagrino! Tiel mi ankaŭ iam estis trompita, kaj mi havis multe da klopodoj kun la idoj, ĉar ili timas la akvon, mi diras al vi. Antaŭe mi neniel povis elirigi ilin, kiom ajn mi klopodis kaj penis, admonis kaj helpis! Montru al mi la ovon! Jes, ĝi estas ovo de meleagrino! Lasu ĝin kuŝi, kaj prefere instruu viajn aliajn infanojn naĝi!"

"Mi tamen ankoraŭ iom kuŝos sur ĝi!" respondis la anasino. "Se mi jam tiel longe kuŝis, ne estas ja grave kuŝi ankoraŭ iom pli!"

"Ĉiu laŭ sia gusto!" diris la maljuna anasino kaj diris adiaŭ.

Fine la granda ovo krevis. "Pip, pip!" diris la ido kaj elrampis. Ĝi estis tre granda kaj rimarkinde malbela. La anasino ĉirkaŭrigardis ĝin. "Tio estas ja terure granda anasido!" ŝi diris. "Neniu el la aliaj tiel aspektas. Ĉu efektive tio estas meleagrido? Nu, pri tio ni baldaŭ konvinkiĝos! Ĝi iru en la akvon, eĉ se mi mem devus ĝin tien enpuŝi!"

En la sekvanta tago estis belega vetero. La suno varmege lumis sur ĉiuj verdaj lapoj. La anasino-patrino, venis kun sia tuta familio al la kanalo. "Plaŭ!" ŝi ensaltis en la akvon. "Rap, rap!" ŝi kriis, kaj unu anasido post la alia mallerte ensaltis. La akvo ekkovris al ili la kapon, sed ili tuj supreniĝis returne kaj eknaĝis fiere, la piedoj moviĝadis per si mem, kaj ĉiuj ili sentis sin bone en la malseka elemento, eĉ la malbela griza ido ankaŭ naĝis kune.