Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/42

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ne, tio ne estas meleagrido!" ŝi diris. "Oni nur rigardu, kiel bele ĝi uzas siajn piedojn, kiel rekte ĝi sin tenas! Ĝi estas mia propra infano. En efektiveco ĝi estas tute beleta, kiam oni ĝin nur rigardas pli atente. Rap, rap! Venu kun mi, nun vi ekkonos la mondon. Mi prezentos vin en anasejo, sed tenu vin ĉiam proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin, kaj gardu vin kontraŭ la kato!"

Kaj tiel ili eniris en la anasejon. Terura bruo tie regis; ĉar du familioj batalis inter si pro kapo de angilo, kaj, malgraŭ tio ĝin ricevis la kato.

"Vidu, tiel la aferoj iras en la mondo!" diris la anasino-patrino, farinte kaptan movon per la buŝo, ĉar ŝi ankaŭ volis havi la kapon de la angilo. "Uzu nur viajn piedojn," ŝi diris, "rigardu, ke vi iom rapidu, kaj klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj. Hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj, tial ŝi estas tiel pezeca. Kiel vi vidas, ŝi portas ruĝan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo. Tio estas io nekompareble bela kaj la plej alta distingo, kiun iam ricevis ia anaso. Ĝi signifas, ke oni ne volas ŝin perdi kaj ke ŝi devas esti rekonebla por bestoj kaj homoj. Moviĝu! Rapidu! Ne turnu la piedojn internen! Bone edukita anasido larĝe disstarigas la piedojn, kiel la patro kaj la patrino! Vidu, tiel! Nun klinu vian kolon kaj diru: ‚Rap!’ "

Kaj ili tion faris. Sed la aliaj anasoj ĉirkaŭe rigardis ilin kaj diris: "Vidu! Nun ni devas ricevi ankoraŭ tiun familiaĉon, kvazaŭ nia nombro ne estus ankoraŭ sufiĉe granda! Fi, kiel unu el la anasidoj aspektas! Tion ni ne toleros inter ni!" Kaj tuj unu anaso alflugis kaj mordis la anasidon en la nuko.

"Lasu ĝin trankvila!" diris la patrino, "ĝi ja al neniu ion faras!" "Jes, sed ĝi estas tiel granda kaj stranga!" diris la anaso, kiu ĝin mordis, "kaj tial oni devas ĝin forpeli!" "Vi havas belajn infanojn, patrineto," diris kun protekta tono la maljuna anasino kun la ĉifono ĉirkaŭ la piedo. "Ĉiuj ili estas belaj, esceptinte unu, kiu ne naskiĝis bonforme! Estus bone, se vi povus ĝin rekovi!"

"Tio ne estas ebla, via moŝto!" diris la anasino-patrino. "Ĝi ne estas bela, sed ĝi havas tre bonan koron, kaj ĝi naĝas tiel same bone, kiel ĉiu el la aliaj, mi povas eĉ diri, ke eble eĉ iom pli bone. Mi pensas, ke per la kreskado ĝi ordiĝos aŭ kun la tempo ĝi fariĝos iom malpli granda. Ĝi kuŝis tro longe en la ovo, kaj pro tio ĝi ne ricevis la ĝustan formon." Ĉe tio ĝi pinĉis la anasidon en la nuko kaj komencis ĝin glatigi. "Krom tio," ŝi diris plue, "ĝi estas virseksulo, kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas. Mi esperas, ke ĝi ricevos solidan forton, kaj tiam ĝi jam trabatos sin en la mondo."