Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/43

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"La ceteraj anasidoj estas ja tute beletaj!" diris la maljunulino. "Sentu vin tute kiel hejme, kaj se vi trovos kapon de angilo, vi povas ĝin alporti al mi."

Kaj ili sentis sin kiel hejme.

Sed la kompatinda anasido, kiu elrampis el la ovo la lasta kaj estis tiel malbela, estis mordata, puŝata kaj persekutata kiel de la anasoj, tiel ankaŭ de la kokinoj. "Ĝi estas tro granda," ili ĉiuj diris, kaj la meleagro, kiu naskiĝis kun spronoj kaj tial imagis al si, ke li estas reĝo, plenblovis sin kiel ŝipo kun etenditaj veloj, iris rekte al la anasido, kriis rulrule, kaj lia kapo fariĝis tute ruĝa. La kompatinda anasido ne sciis, kiel ĝi devas stari; nek kiel ĝi devas iri. Ĝi estis malĝoja, ke ĝi aspektas tiel malbele kaj estas objekto de mokado por la tuta anasejo.

Tiel estis en la unua tago, kaj poste fariĝis ĉiam pli kaj pli malbone. La malfeliĉa anasido estis pelata de ĉiuj, eĉ ĝiaj gefratoj estis tre malbonkondutaj kontraŭ ĝi kaj ĉiam diradis: "Ho, se la kato volus vin kapti, vi malbela estaĵo!" Kaj la patrino ĝemadis: "Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie!" La anasoj ĝin mordadis, la kokinoj ĝin bekadis, kaj la servistino kiu alportadis manĝaĵon, puŝadis ĝin per la piedo.

Tial ĝi forkuris kaj flugis trans la barilon. La birdetoj en la arbetaĵoj timigite leviĝis en la aeron! "Pri tio mia malbeleco estas kulpa!" pensis la anasido kaj fermis la okulojn, kurante tamen pluen. Tiamaniere ĝi venis ĝis la granda marĉo, en kiu loĝas la sovaĝaj anasoj. Tie ĝi kuŝis dum la tuta nokto, ĉar ĝi estis tre laca kaj malĝoja.

Matene la sovaĝaj anasoj leviĝis kaj ekvidis la novan kamaradon. "El kie vi estas?" ili demandas, kaj la anasido sin turnis ĉiuflanken kaj salutis, kiel ĝi nur povis.

"Vi estas terure malbela!" diris la sovaĝaj anasoj, "sed tio estas por ni indiferenta, se vi nur ne enedziĝos en nian familion!" La kompatinda anasido certe tute ne pensis pri edziĝo. Por ĝi estis grave nur ricevi la permeson kuŝi en la kanaro kaj trinki akvon el la marĉo.

Dum tutaj du tagoj ĝi tie kuŝis. Tiam tien venis du sovaĝaj anseroj. Ili ankoraŭ antaŭ nelonge elrampis el la ovo, kaj tial ili estis iom malmodestaj.

"Aŭskultu, kamarado, vi estas tiel malbela, ke vi havas specialan belecon kaj plaĉas al ni. Ĉu vi volas aliĝi al ni kaj esti migranta birdo? Tute apude en alia marĉo loĝas kelkaj dolĉaj, ĉarmaj sovaĝaj anserinetoj, fraŭlinoj, kiuj povoscias ĉarmege babili ‚Rap, rap’; vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas!"

"Pif, paf!" eksonis subite krakoj, kaj ambaŭ sovaĝaj anseroj falis senvive en la kanaron, kaj la akvo fariĝis ruĝa de sango. "Pif, paf!"