Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/44

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

denove eksonis krakoj, kaj tutaj amasoj da sovaĝaj anseroj ekflugis supren el la kanaro, kaj poste denove aŭdiĝis krakoj. Estis granda ĉasado; la ĉasistoj kuŝis ĉirkaŭ la marĉo, kelkaj eĉ sidis supre en la arbobranĉoj, kiuj etendiĝis malproksimen super la kanaron. La blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj kaj flugpendis super la akvo. En la marĉon enkuris la ĉashundoj. Plaŭ, plaŭ! La kanoj kliniĝis ĉiuflanken. Kia teruro tio estis por la kompatinda anasido! Ĝi turnis la kapon, por ŝovi ĝin sub la flugilojn; sed en la sama momento tute antaŭ ĝi aperis terure granda hundo; la lango de la besto estis longe elŝovita el la gorĝo, kaj ĝiaj okuloj brilis terure. Ĝi preskaŭ ektuŝis la anasidon per sia buŝego, montris la akrajn dentojn kaj... plaŭ! ĝi retiriĝis, ne kaptinte ĝin.

"Danko al Dio!" ĝemis la anasido, "mi estas tiel malbela, ke eĉ la hundo ne volas min mordi!"

Tiel ĝi kuŝis tute silente, dum en la kanaro zumis la kugletaĵo kaj krakis pafo post pafo.

Nur malfrue posttagmeze fariĝis silente, sed la kompatinda anasido ankoraŭ ne kuraĝis sin levi. Ĝi atendis ankoraŭ kelke da horoj, antaŭ ol ĝi ekrigardis ĉirkaŭen, kaj tiam ĝi elkuris el la marĉo tiel rapide, kiel ĝi nur povis. Ĝi kuris trans kampojn kaj herbejojn, sed estis tia ventego, ke ĝi nur malfacile povis moviĝi antaŭen.

Ĉirkaŭ la vespero ĝi atingis mizeran vilaĝan dometon, kiu estis en tia kaduka stato, ke ĝi mem ne sciis, sur kiun flankon ĝi falu, kaj tial ĝi restis starante. La ventego tiel bruis ĉirkaŭ la malfeliĉa anaseto, ke ĝi devis sidiĝi, por sin teni. Kaj fariĝis ĉiam pli kaj pli malbone. Tiam ĝi rimarkis, ke la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron; kaj tion ĝi faris.

Tie loĝis maljuna virino kun sia kato kaj kun sia kokino; la kato, kiun ŝi nomis fileto, povosciis ĝibiĝi kaj ŝpini. Eĉ fajrerojn oni povis aperigi ĉe ĝi, kiam en mallumo oni frotetis ĝin kontraŭ la haroj. La kokino havis tre malgrandajn malaltajn piedojn kaj tial estis nomata piedetulino. Ĝi metadis orajn ovojn, kaj la virino ĝin amis kiel sian propran infanon.

Matene oni tuj rimarkis la fremdan anasidon, kaj la kato komencis ŝpini kaj la kokino kluki.

"Kio tio estas!" ekkriis la virino kaj ekrigardis; sed ĉar ŝi ne bone vidis, ŝi pensis pri la anasido, ke tio estas grasa anasino.

"Tio estas originala kaptaĵo!" ŝi diris; "nun mi povas ricevadi anasajn ovojn. Se ĝi nur ne estas anaso virseksa! Tion ni devas elprovi."

Ŝi prenis la anasidon prove por la daŭro de tri semajnoj, sed ovoj ne aperis.