Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/45

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La kato estis sinjoro en la domo kaj la kokino estis sinjorino, kaj ili ĉiam diradis: "Ni kaj la mondo" , ĉar ili pensis, ke ili prezentas duonon; kaj ĝuste la pli bonan. Al la anasido ŝajnis, ke oni povas havi ankaŭ alian opinion, sed la kokino tion ne toleris.

"Ĉu vi povoscias meti ovojn?" ŝi demandis.

"Ne!" ,

"Nu, en tia okazo ne malfermu la buŝon!"

Kaj la kato diris: "Ĉu vi povoscias ĝibiĝi, ĉu vi povoscias ŝpini, ĉu vi povoscias aperigi fajrerojn?"

"Ne!"

"En tia okazo vi ne devas havi opinion, kiam saĝuloj parolas!"

Kaj la anasido sidis en angulo kaj estis en malbona humoro. Tiam ĝi pretervole ekpensis pri la freŝa aero kaj la lumo de la suno, kaj ĝi ricevis tiel fortan deziron naĝi sur la akvo, ke ĝi fine plu ne povis sin deteni kaj konfidis tion al la kokino.

"Kion vi diras?" demandis la kokino. "Vi havas nenian laboron, tial vin turmentas tiaj strangaj kapricoj. Metu ovojn aŭ ŝpinu, tiam la kapricoj pasos."

"Sed estas ĉarmege naĝi sur la akvo!" respondis la anasido, "estas ĉarmege refreŝigi al si la kapon en la ondoj aŭ subakviĝi sur la fundon!"

"Jes, tio kredeble estas vere bela plezuro!" diris moke la kokino; "ĉu vi freneziĝis? Demandu do la katon, ĝi estas la plej saĝa estaĵo, kiun mi konas, ĉu ĝi trovas tion tiel agrabla naĝi sur la akvo aŭ subakviĝi! Pri mi mem mi jam ne parolas. Demandu eĉ nian estrinon, la maljunan virinon, pli saĝa ol ŝi en la mondo ekzistas neniu. Ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi?"

"Vi min ne komprenas!" , diris la anasido.

"Se ni vin ne komprenas, kiu do povus vin kompreni? Vi ja ne pretendos, ke vi estas pli saĝa ol la kato kaj la virino, ne parolante pri mi. Ne afektu, infano; kaj ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! Danku vian Kreinton pro la ĉio bona, kion oni faris al vi! Ĉu oni ne akceptis vin en varman ĉambron kaj en societon, de kiu vi povas ion lerni? Sed vi estas sensenculo, kaj tute ne estas agrable havi kompanion kun vi! Al mi vi povas kredi, ĉar mi deziras al vi bonon, mi diras al vi la neagrablan veron, kaj per tio oni povas ekkoni siajn verajn amikojn. Nun vi devas nur peni, ke vi lernu meti ovojn kaj ŝpini kaj aperigi fajrerojn!"

"Mi pensas, ke mi iros en la malproksiman mondon!" diris la anasido.

"Jes, faru tion!" respondis la kokino.