Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/46

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj la anasido foriris, ĝi nagis sur la akvo; ĝi subakviĝadis, sed pro sia malbeleco ĝi estis ignorata de ĉiuj bestoj.

Jen venis aŭtuno; la folioj en la arbaro fariĝis flavaj, kaj brunaj, la vento ilin forportis kaj turnopelis, kaj snpre en la aero la malvarmo fariĝis sentebla. La nuboj estis pezaj de hajlo kaj neĝo, kaj sur la barilo staris korvo kaj pro malvarmo kriadis: "Aŭ, aŭ!" Jes, oni povis jam senti froston eĉ kiam oni nur pensis pri tio. Al la kompatinda anasido estis tute ne bone.

Unu vesperon, kiam la suno ĵus subiris mirinde bele, el inter la arbetaĵoj elvenis tuta svarmo da belegaj grandaj birdoj, kiajn la anasido neniam ankoraŭ vidis antaŭe, Ili estis blindige blankaj kaj havis longajn fleksiĝemajn kolojn; tio estis cignoj. Ili eligis strangan sonon, etendis siajn belegajn grandajn flugilojn kaj flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj. Ili levigis tiel alten, tiel alten, ke stranga sento ekregis en la koro de la malbela anasido. Ĝi turnadis sin en la akvo kiel rado, etendis la kolon alten al ili kaj eligis tiel strangan kaj laŭtan krion; ke ĝi ektimis mem. Ĝi ne povis forgesi la belegajn, feliĉajn birdojn, kaj kiam ĝi ilin plu ne vidis, ĝi subakviĝis ĝis la fundo, kaj, leviĝinte denove, ĝi fariĝis duonfreneza. Ĝi ne sciis, kiel tiuj birdoj estas nomataj, nek kien ili flugas, sed ĝi amis ilin tiel, kiel ĝi neniam antaŭe iun amis. Tamen envio ne venis en ĝian koron. Kiel eĉ povus veni al ĝi en la kapon deziri por si tian belecon! Ĝi estus jam ĝoja, se nur la anasoj volus ĝin toleri inter si; la kompatinda malbela besto!

La vintro fariĝis tiel malvarma, tiel matvarma! La anasido devis senlace naĝadi, por malhelpi la glaciiĝon. Sed kun ĉiu nokto la truo, en kiu ĝi naĝadis, fariĝis pli kaj pli malvasta. Estis tia malvarmo, ke la glacia kovro krakis. La anasido devis senĉese uzadi siajn piedojn, por ke la truo ne fermiĝu tute. Fine ĝi laciĝis, kuŝis tute senmove kaj tiel enfrostiĝis fortike en la glacion.

Frue en la sekvanta mateno venis vilaĝano, kiu ekvidis la kompatindan beston. Li iris, disbatis la glacion per sia liĝna ŝuo, savis la anasidon kaj portis ĝin hejmen al sia edzino. Tie ĝi denove viviĝis.

La infanoj volis ludi kun ĝi. Sed ĉar la anasido pensis, ke ili volas fari al ĝi ian doloron, ĝi en sia timego enflugis ĝuste en pladon kun lakto, tiel ke la lakto ŝprucis ĉirkaŭen en la ĉambron. La mastrino kun teruro interfrapis la manojn. Poste la anasido flugis sur la stablon, sur kiu staris la butero, kaj de tie en la barelon kun la faruno, kaj poste denove supren. Vi povas prezenti al vi, kiel ĝi tiam aspektis! La mastrino kriis kaj penis frapi ĝin per la fajroprenilo, la infanoj kuris tumulte, ridis kaj bruis. Estis bone, ke la pordo estis nefermita; tial la anasido povis tra