Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/47

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inter la arbetaĵoj savi sin en la freŝe falintan neĝon, kaj tie ĝi kuŝis morte lacigita.

Estus vere malgaja afero, se ni volus rakonti la tutan mizeron kaj suferojn, kiujn la anasido devis elteni dum la kruela vintro. Ĝi kuŝis inter la kanoj en la marĉo, kiam la suno denove komencis varme lumi; la alaŭdoj kantis, estis belega printempo.

Tiam subite disvolviĝis ĝiaj flugiloj, ili moviĝis pli forte ol antaŭe kaj portis ĝin vigle autaŭen; kaj antaŭ ol ĝi tion konsciis, ĝi troviĝis en granda ĝardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de floraĵo, kie la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn branĉojn al la kviete serpentumantaj riveretoj kaj kanaloj. Ho, kiel ĉarmege, kiel printempe freŝe estis ĉi tie! Kaj ĝuste antaŭ ĝi el la densejo elnaĝis tri belaj blankaj cignoj; kun krispa plumaro ili malpeze kaj majeste glitadis sur la akvo. La anasido rekonis la belajn bestojn, kaj stranga melankolio ĝin atakis.

"Mi flugos al ili, al la reĝaj birdoj, kaj ili mordmortigos min pro tio, ke mi, kiu estas tiel malbela, kuraĝas alproksimiĝi al ili. Sed tiel estu! Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj, pikata de la kokinoj, puŝata de la servistino, kaj dum la vintro suferi ĉiaspecajn turmentojn!" Kaj ĝi flugis sur la akvon kaj eknaĝis renkonte al la belegaj cignoj, kiuj ĵetis sin kontraŭ ĝin kun disstarigitaj plumoj. "Mortigu min!" diris la kompatinda besto kaj klinis sian kapon al la spegulo de la akvo, atendante la morton. Sed kion ĝi vidis en la klara akvo? Ĝi vidis sub si sian propran bildon, sed tio ne estis plu mallerta, nigre-griza birdo, malbela kaj vekanta abomenon, - tio estis ankaŭ cigno.

Ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo, se oni nur kuŝis en ovo de cigno!

Nun ĝi sentis sin plensence feliĉa pro la tuta mizero kaj suferoj, kiujn ĝi trasurportis. Nur nun ĝi komprenis sian feliĉon, nur nun ĝi povosciis ĝuste taksi la belecon, kiu salutis ĝin de ĉiuj flankoj. Kaj la grandaj cignoj ĉirkaŭnaĝis ĝin kaj karesis ĝin per sia beko.

Tiam kelke da malgrandaj infanoj eniris en la ĝardenon. Ili ĵetis panon kaj grenon en la akvon, kaj la plej malgranda ekkriis: "Jen estas nova!" Kaj la aliaj infanoj ankaŭ ekkriis goje: "Jes, alvenis nova!" Ili plaŭdis per la manoj, saltis kaj dancis, alvokis la patron kaj la patrinon, oni ĵetis panon kaj kukon en la akvon, kaj ili ĉiuj diris: "La nova estas la plej bela, tiel juna, kaj maljunaj cignoj klinis sin antaŭ ĝi."

Tiam ĝi fariĝis timema kaj hontema kaj kaŝis la kapon sub la flugiloj; en la koro estis al ĝi tiel strange, ĝi preskaŭ mem ne sciis kiel. Ĝi estis tre feliĉe, sed tute ne fiera, ĉar bona koro neniam fariĝas fiera. Ĝi pensis